Katedralo de Donostio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Donostio

La Katedralo de la Bona Paŝtisto de Donostio (Eŭskio, Hispanio) estas la sidejo de la Diocezo de Donostio, kiu apartenas al la Ĉefdiocezo de Pamplono. Ĝi estas la plej fama religia konstruaĵo de Donostio, kaj la plej granda en tuta Gipusko. Ĝia konstruado ekiĝis en la lastaj jaroj de la 19-a jarcento en novgotika stilo. Ekde 1953 ĝi havas la rangon de katedralo.