Katedralo de Eĉmiadzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Eĉmiadzin
Էջմիածնի եկեղեցի*
Monda Heredaĵo

Echmiatsin cathedral 2.jpg
Lando Flago-de-Armenio.svg Armenio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

[[Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Flago-de-Armenio.svg Armenio|Katedralo de Eĉmiadzin]]

Mapo de Eĉmiadzin.

La Monaĥa komplekso de Eĉmiadzin en Armenio, kiu estas la spirita centro de la Armena Apostola Eklezio kaj rezidejo de la Katolikoso, konsistas el pluraj konstruaĵoj el diversaj jarcentoj: 4-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 17-a. Ekde la jaro 2000, la religia komplekso de Eĉmiadzin kaj la arkeologia tavolo de Zvartnoco troviĝas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.[1]

Nuntempe, la Armena Apostola Eklezio havas tie oficejojn, seminarion kaj muzeon.

Katedralo de Eĉmiadzin[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi katedralo estas la plej antikva kristana konstruaĵo de Armenio. Ĝia unua konstruado venas de la jaro 303, sed poste ĝi estis rekonstruata en 484. Dum la postaj jarcentoj ĝi estis reformata plurfoje kaj nuntempe nur la sudaj kaj okcidentaj muroj venas de la 4-a jarcento. La 17-a jarcento estas la periodo en kiu la monumento estis pli ofte reformata. Ĝia nuna aspekto venas de tiu epoko: la konstruado de la kupolo en 1627, la duetaĝa turo en 1658, la lanterno en 1683 kaj la internaj freskaĵoj el kurioza persa stilo.

La katedralo konservas la plej bonajn ekzemplojn de la armena kristana skulptarto, kiel basa reliefo kiu reprezentas al Sankta Paŭlo kaj al Sankta Tekla, kaj ankaŭ birdojn kaj krucon. Sankta Eĉmiadzin (tiel nomata de la kristanaj armenoj) posedas tri relikvojn: la Lanco de la Pasio, la mano de Sankta Gregorio la Iluminanto kaj ligno de la Arkeo de Noa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]