Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt Peterburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
arkitekto Andrej Voroniĥin
ikono de Kazana Dipatrino

En 1799 imperiestro de Rusio Paŭlo la Unua, kiu tiam estis kromalie Grandmajstro de Malta Ordeno, ordonis rekonstrui la ruiniĝintan templon en Sankt Peterburgo kaj anoncis konkurson por la novaj projektoj. Laŭ lia volo la nova konstruaĵo devas simili la bazilikon de Sankta Petro en Vatikano. Andrej Voroniĥin gajnis ĝin, kvankam siajn ideojn prezentis kelkaj pli famaj arkitektoj kaj konstruistoj.

Konstruado daŭris dek jarojn (1801-1811) kaj rezulte aperis encentre de la ĉefurbo grandioza Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt Peterburgo). Ĝiaj longecoj de okcidento al oriento egalas 72 m., de nordo al sudo - 57m., alteco superas 71 metrojn. Ĝian nordan fasadon montrantan al Nevskij avenuo (la ĉefa strato de la urbo) konsistigas 96 kolonoj, portiko el ses kolonoj kaj rimarkinda metala kupolo farita el forĝita fero.

La 27-an de septembro n.s. 1811 la katedralo estis konsekrita kaj tie okazis la unuaj liturgioj. Tiam metropolito Amvrosij metis la replikon de ikono de Kazana Dipatrino, kiu estas plej honorinda en la Rusa Ortodoksa Eklezio, sur la belegan ikonostazon.

Milita signifo[redakti | redakti fonton]

Komenco de funkciado de la preĝejo okazis preskaŭ samtempe kun la Franca invado al Rusio en 1812. Tiam aperis fama tradicio preĝi tie por sukcesi en bataloj. La ceremoniojn partoprenis multaj rusaj militistoj, imkluzive la ĉefmarŝalon Miĥail Kutuzov. Post ĝia venka fino la ĉefa sanktaĵo - la ikono de Kazana Dipatrino kaj la katedralo mem iĝis ankoraŭ pli prestiĝaj kaj glorindaj por la rusa popolo, kiel simboloj de ĝiaj militaj sukcesoj. En ĝin oni alportis la trofeajn francajn standardojn kaj multajn ŝlosilojn de la konkeritaj fortresoj. Ankaŭ tie oni sepultis la korpon de Miĥail Kutuzov mortinta la 28-an de aprilo 1813 en Bunzlau, Prusio (nun Boleslawiec, Pollando). La tomboŝtonon kaj la metalan kradan baraĵon faris Andrej Voroniĥin, la arkitekto de la katedralo.

En 1837 honore al Miĥail Kutuzov kaj lia kamarado, militestro Barklaj de Toli (Michael Andreas Barclay de Tolly) oni establis du monumentojn apud ambaŭ flankoj de la kolonaro.

Muzeo de historio de religio[redakti | redakti fonton]

Dum sovetia ateisma epoko en la konstruaĵo funkciis la muzeo de historio de religio ekde 1932 ĝis 2000. En 1941 tie kolektiĝis multaj eksponaĵoj prezentantaj historion kaj kulturon de orienta kaj okcidenta Kristanismo, Hinduismo, Budaismo, Islamo, Judismo, eklezioj el Ĉinio, Japanio ktp. Samtempe tie estis la granda biblioteko kun libroj pri religio el diversaj landoj de la mondo.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Post disfalo de Sovetunio en 1991 la Rusa Ortodoksa Eklezio denove okazigis tie liturgiojn. La 30-an de aprilo 1994 sur la kupolo oni reestablis la krucon. La 29-an de marto 1998 metropolito Vladimir rekonsekris la preĝejon, kiu en 2000 ricevis katedralan statuson.

Kazansky s.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]