Katedralo de Kristo Savinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
arkitekto K.Thon, pentris Karl Brjulov en 1820

La katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, Rusio (ruse Кафедра́льный Собо́рный храм Христа́ Спаси́теля) estas plej granda preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ĝia plej alta punkto atingas 105 metrojn. En ĝi samtempe povas preĝi 10 000 homoj.

Ĝi estis konstrita dum kvardek kvar jaroj laŭ projekto de la arkitekto Konstantin Thon por danki Dion en venko super napoleona Francio. La 26-an de majo 1883 la katedralo estis konsekrita kaj tie okazis la unuaj diservoj.

La 5-an de decembro 1931 laŭ ordono de la registaro de Sovetunio la katedralo estis detruita ĝisfunde. Ekde 1960 ĝis 1994 ĉi-loke funkciis la sporta malkovrita baseno kun varmeta akvo destinita ĉefe por vintra naĝado.

En 2000 honore al tiama jubileo de Mesio la katedralo de Kristo Savinto estis restarigita. Nun denove ĝiaj blankaj muroj kaj kvin orumitaj kupoloj estas videblaj el diversaj lokoj de la urbo.

La 21-an de februaro 2012 kvar feministinoj el Pussy Riot organizis prezentaĵon en la katedralo, tiamaniere esprimante sian nekonsenton kun politiko de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Malgraŭ amasaj opoziciaj subtenaj aranĝoj ili estis enprizonigitaj.

Meze de 2012 Socio por defendado de rajtoj de konsumantoj (ruse ОЗПП) alvokis rusian juĝistaron deklarinte ke en la preĝejo la Rusa Ortodoksa Eklezio nelaŭleĝe faras komercan agadon. La juĝistaro decidis ke tiu agado ne estas komerco sed nur donacoj post oferado de mono [1].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda