Katedralo de Kvenko
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Apr. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Katedralo Sankta Maria kaj Sankta Juliano de Kvenko estas la ĉefa templo de la urbo kaj la sidejo de la diocezo de Kvenko, en la arkidiocezo de Toledo.
La 21-an de septembro 1177, Alfonso la 8a de Kastilio konkeris la urbon Kvenko kaj ĝi iĝis episkopejo en 1183. La konstruaĵo elstaras ĉar ĝi apartenas al frua gotiko, kun proksimaj rlatoj kun la anglonormanda kaj frankonormanda franca stilo de la 13-a jarcento, kiel la katedraloj de Sasson, Laon kaj Parizo.

