Katedralo de Leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Katedralo de Sankta Maria de la Regla de Leono (Hispanio) estas ankaŭ karese nomata la « Pulchra leonina », lauvorte "pure leona".

Konstruata en strategia loko de la urbo, la katedralo de Leono estas ĉefverkaĵo de la komencoj de la hispana gotiko, meze de la 13-a jarcento ĝis la fino de la 14-a jarcento; tiu ĉi konstruaĵo estas tre homogena kaj ĝi estas la sola hispana katedralo kiu adoptis la francan stilon kaj ŝaton pri la altaĵoj larĝe lumigitaj. Sur la loko kie troviĝas nun la katedralo, la Legio Gemino antaŭe konstruis banejojn kaj aliajn publikajn konstruaĵojn. Antaŭ malmulte oni malkovris plurajn romiajn restaĵojn borde de la suda fasado de la katedralo. Post la Reconquista (Rekonkero) tiu ĉi konstruaĵo transformiĝis en reĝa palaco. En 916 la reĝo Ordonjo la 2-a (914-924), iĝis reĝo post la venko en la batalo de San Esteban de Gormaz, kontraŭ la muzulmanoj. Kiel danko al Dio pri tiu venko, la reĝo cedis sian palacon por la konstruado de la unua hispana katedralo. Sub la episkopado de la episkopo Fruminio la 2-a, la konstruaĵo iĝis sankta loko. Ĝi ricevis la korpajn restaĵojn de la reĝo Ordonjo la 2-a, forpasinta en Zamoro en la jaro 924.