Katedralo de Manso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo

La katedralo Sankta Juliano de Manso (franclingve Cathédrale Saint-Julien du Mans) estas religia konstruaĵo lokita en la franca urbo Manso.

Historio[redakti | redakti fonton]

De preskaû 7000 jaroj, tiu loko estas sakrala kiel atestas tion la menhiro apud la katedralo. Tiu konstruaĵo estas vera « arkeologia katedralo », sintezo de la romanika stilo kaj de la diversaj gotikaj skoloj: ĝia konstruado etendiĝas de la XIa ĝis la XVa jarcento. Ĝi longas 134 metrojn, ĝia bazo ampleksas 5000 m2 : ĝi estas do unu el la plej imponaj francaj katedralon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

1 La reĝa portalo. Tiu portalo havas la saman tipon kiel tiu de Chartres. Malkiel la tradicia plano de katedraloj, ĝi ne troviĝas je la ekstremo de la navo, sed nur ĉe unu el la flankoj, tiel ke ĝi situas fronte al la ĉefa strato de la mezepoka urbo, la Granda Strato.

2 La romanika fasado (Xla jarcento). Tiu plata fasado karakteriziĝas per la sobreco de la ornamo uzanta la efikojn de la lumoj kaj de la ombroj de la geometriaj frisoj kaj la efekton de dam-tabulo de la frontono. 3 La romanika navo. Ĝi longas 60 metrojn kaj altas 24 metrojn ; ĝi estis konstruita en la XIa jarcento kaj post incendio kiu detruis ĝin, oni rekonstruis per ŝtonoj lauh la Plantagenet-stilo. Tiu stilo venas el Normandio kun modluroj, kapiteloj, alternitaj koloroj de la ŝtonoj. Ĝi karakteriziĝas per kupolo-efekto, ĉiu volbo-ŝlosilo estis lokita pli alte ol la pinto de la kvar chef-solivaj arkoj kiuj enkadrigas ĝin.

4 La vitralo de la Ĉieliro. Tiu vitralo estas unu el la plej antikvaj kiuj ankoraŭ lokiĝas en religia konstruaĵo (de la komenco de la XIIa jarcento). La brilo de ĝiaj koloroj, la sobreco de ĝia ornamo, la ascenda movo de la gestoj kaj de la vestoj donas vivantecon kaj modernecon stilon al tiu konsiderinda verko de la vitrala arto.

5 La Transepta kruciĝo. La transepto estis konstruita parte dank'al la malavareco de la reĝo Karlo la VIa kiu tiamaniere volis danki Sanktan Julianon. La sankta patrono de la urbo redonis al li spiritan serenecon post lia freneza krizo en arbaro de Manso, la 5an de aŭgusto 1392. Oni atentu ĉefe la grandajn orgenojn de la Renesanca epoko, de Simon Hayeneuve (1529-1535), la grandan roz-vitralon (XVa jarcento) kaj la du tapiŝojn Sankta Juliano (XVa jarcento) ĉe la enirejo de la ĥorejo.

6 La Kapelo de la baptofonto. Ĝi entenas tri kuŝostatuojn, el kiuj du estas gravaj verkoj de la Renesanco. La kuŝita statuo de Grafo de la Majno (Maine) Karlo la 4-a de Anĵuo, frato de la reĝo Rene (René), estas verko de la itala skulptisto Francesco Laurana (fine de la XVa jarcento). La kuŝita statuo de Guillaume Du Bellay, vicreĝo de Piemonto, estas verko de Pierre Bontemps (meze de la XVla jarcento).

7 La Kapelo de la Sankta Virgulino. Ĝi entenas gravegan verkon de la okcidenta mezepoka pentrarto : la ĉiel-koncerto de la 47 muzikistaj anĝeloj (fine de la XIVa jarcento). Tiu ensemblo estas unika ankau pro la prezentado de multaj muzikiloj de mezopoko, nun malaperintaj. 8 La ĥorejo. Ĝi altas 34 metrojn, kaj estas ĉirkaŭita per duobla absid-aleo kaj dek tri radiantaj kapeloj. Ĝi entenas, same kiel la ĥorejo de la Dipatrino de Chartres, la plej belan ensemblon de la mezepokaj vitraloj.

9 La sakristio. Ĝi montras la tuton de la dorsapogiloj de la ĥorej-seĝoj (1576) kiuj figuras la vivon de Kristo. Ili apartenas al la sama grupo kiel la seĝoj ĉirkaŭantaj la ĥorejon.

La meblaro[redakti | redakti fonton]

- La legendo de Sankta Juliano kaj 5 tapiŝoj kiuj figuras la vivon de sanktaj Gervais kaj Protais. - La ciela koncerto de la 47 muzikistaj anĝeloj.

  • La tombo-monumentoj

- Karlo la IVa - Guillaume Du Bellay - Kardinalo Grente

  • La orgenoj

Tiu tubaro-meblo estas unu el la plej grandiozaj de la Renesanco. Ĝi konsistas el 66 orgentubaroj, 4 klavaroj kaj 4500 tuboj.

  • La vitraloj

- La vitraloj de Sankta Stefano kaj tiu de la Ĉieliro - 13 fenestroj montrantaj alt-staturajn personojn : Sanktuloj, episkopoj, ... - Ensemblo da vitraloj rakontantaj la vivon kaj miraklojn de la Virgulino Maria - « la verko de la Reĝo » kaj la rozvitralo

  • La ĥorejseĝoj

La dorsapogiloj figuras la vivon de Kristo