Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo Sankta Sofia de Kievo, Monda heredaĵo de UNESKO
La sonorilturo de Sankta Sofia vidata ekde la placo Bohdan Khmelnytsky.
Soveta memoriga monero de la Katedralo Sankta Sofia de Kievo de 1988 okaze de la jarmilo de la kristaniĝo .

La Katedralo Sankta Sofia de Kievo (ukraine, Собор Святої Софії, Sobor Sviatoji Sofiji aŭ Софійський собор, Sofijs’kji sobor) estas elstara arkitektura monumento de la iama Kieva Regno. Hodiaŭ, ĝi estas unu el la plej konataj kaj vizitataj monumentoj de la urbo kaj la unua en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO de Ukrainio.

La katedrala komplekso estas la ĉefa konsistaĵo de la Nacia Sanktejo «Sofia de Kievo» la ŝtata institucio kiu okupiĝas pri ĝia konservado kune kun aliaj historiaj monumentoj de la urbo.

La nomo de la katedralo venas de la katedralo Hagia Sofia de la 6-a jarcento en Konstantinopolo (kio signifas «Dia Saĝeco») kaj ĝi estas dediĉata al la Sankta Dia Saĝeco pli ol specifa sanktulino kun la nomo Sofia. Laŭ malpli fama teorio, ĝia modelo estis la Katedralo Sankta Sofio de Novgorod, en nuna Rusio, kun ĝiaj 13 kupoloj el kverko (989), kiun Jaroslavo la Saĝa decidis imiti el ŝtono kiel signo je dankemo al la loĝantaro de Novgorodo kiu helpis lin savi la tronon de Kievo en 1019.

En la komenco, la katedralo ankaŭ funkciis kiel tombejo por la regantoj de la Kieva Regno inkluzive de Vladimiro la 2-a, Vsevolod Jaroslaviĉ kaj la fondinto de la katedralo, Jaroslavo la Saĝa, kvankam nur postvivis la tombon de tiu lasta. Vidu bildon).

Post la Rusa Revolucio de 1917, kaj dum la soveta kontraŭreligia kampanjo de la 1920-aj jaroj, la registaro petis la detruadon de la katedralo kaj la transformiĝon de la tereno en parko por la «Herooj de Perekop» (venko de la Ruĝa Armeo en la Rusa Enlanda Milito en Krimeo). La katedralo saviĝis de la detruado ĉefe pro la penado de multaj sciencistoj kaj historiistoj. Tamen, en 1934, la soveta registaro konfiskis la strukturon, inkluzive de la arkitektura komplekso de la 17-a-18-a jarcentoj kiuj ĉirkaŭis ĝin kaj estis fondata arkitektura kaj historia muzeo.

Fine de la 1980-aj jaroj, la sovetaj aŭtoritatoj, kaj poste la ukrainaj, promesis redoni la konstruaĵon al la Ortodoksa Eklezio. Pro diversaj skismoj kaj koterioj ene de de la Eklezio, la redonado prokrastiĝis ĉar ĉiuj ortodoksaj kaj grek-katolikaj eklezioj reklamis ĝin. Kvankam ĉiuj ortodoksaj eklezioj estis rajtigitaj diservi en diversaj datoj, kelkfoje oni malpermesis ĝian uzadon. La nuna komplekso funkcias kiel muzeo de la Kristanismo de Ukrainio, la plejparto de la vizitantoj estas turistoj.

La 27-an de aŭgusto 2007, la Katedralo Sankta Sofia estis konsiderata kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Ukrainio, per balotadsistemo de fakuloj kaj la interreta komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]