Katedralo de Toledo
La Katedralo Sankta Maria de Toledo, (Hispanio), nomata Primasa Katedralo de Toledo, sidejo de la Ĉefdiocezo, estas konstruaĵo konsiderata kiel la magnum opus (ĉefverkaĵo) de la gotika arkitekturo en Hispanio. Ĝia konstruado komenciĝis en 1226 sub regado de Ferdinando la 3-a, la Sanktulo kaj la lastaj gotikaj aldonaĵoj estis donitaj en la 15-a jarcento kiam en 1493 estis fermataj la kriptoj de la centra navo, en la epoko de la Katolikaj Gereĝoj.
Ĝi estas populare konata kiel Dives Toletana (en la senco de la riĉa katedralo). En la 15-a jarcento disvastiĝis adaĝo laŭdante la kvar hispanajn katedralojn kiu estis konsiderataj la plej belaj. Tiu adaĝo estis en la latina lingvo kaj ĝi diris: Sancta Ovetensis, pulchra Leonina, dives Toledana, fortis Salmantina .
La urbo estis episkopejo de la Visigota Hispanio. La multnombraj Koncilioj de Toledo atestas la pasintan eklezian gravecon. En Toledo ankaŭ okazis la forĵuro de la arianismo de Rekaredo la 1-a. La muslima invado ne malaperigis la kristanan heredaĵon kaj la episkopejo translokiĝis kaj establiĝis en la preĝejo Sankta Maria de Alfizeno.
La strukturo de la katedralo havas grandan influon de la plej bona franca gotiko de la 13-a jarcento sed adaptita laŭ la hispana ŝato. Ĝi havas 120 m longe kaj 59 m larĝe.