Katedralo de Santiago de Cuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Santiago de Cuba
katedralomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj20° 1′ 14″ N, 75° 49′ 46″ U (mapo)20.0206-75.8294Koordinatoj: 20° 1′ 14″ N, 75° 49′ 46″ U (mapo)

Katedralo de Santiago de Cuba (Kubo)
Katedralo de Santiago de Cuba (Kubo)
DEC
Katedralo de Santiago de Cuba
Katedralo de Santiago de Cuba

Map
Katedralo de Santiago de Cuba
Vikimedia Komunejo:  Catedral Nuestra Señora de la Asunción (Santiago de Cuba) [+]
vdr
Katedralo de Santiago vidata el la antaŭa parko

La Primasa Katedralo de Santiago de Cuba estas la katedralo de Santiago de Kubo en Kubo. Komence de la hispana koloniigo en Kubo, estis konstruita en 1514 la unua preĝejo en Santiago, dediĉata al Sankta Katarino; ĝi estis malgranda rudimenta ermitejo kiu situis sur altaĵo, kie poste konstruiĝis la Provinca Malliberejo.

Je la 28-a de aprilo 1522, la papo Adriano la 6-a akceptis la translokadon de la episkopejo de Baracoa al la urbo Santiago de Cuba, kie konstruiĝis la katedralo. Komence estis akceptita kiel katedralo la Ermitejo Sankta Katarino, ĉar ĝi estis la sola preĝejo, kvankam ĝi ne havis bonajn kondiĉojn por gastigi kaj la katedralecon kaj la episkopejon. Pro tio, en 1528 ekis la konstruado de la unua Katedralo, el ŝtono, ĝia kreinto estis la episkopo Frato Miguel Ramírez de Salamanko. Ĝi estis orientita okcidenten kaj kostis ĉ. 50 mil dukatojn. Ĝi estis finkonstruita en 1555.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.