Katedralo de Speyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Speyer*
Monda Heredaĵo

Speyerer Dom Altrheinschleife.jpg
Katedrelo de Speyer
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj ii
Fonto 168
Regiono**
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La imperiestra kaj maria katedralo de Speyer - germane Kaiser- und Mariendom zu Speyer en Germanio post la detruo de la abatejo de Cluny la plej granda konservita kristana preĝejo de romanika stilo en la mondo. Ekde la jaro 1981 ĝi estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La germana imperiestro Konrado la 2-a dum la jaro ordonas la ekkonstruon de la katedrelo, kun la celo konstruigi la plej grandan preĝejon de Eŭropo. Nek li nek lia filo Henriko la 3-a restas vivaj ĝis la fino de la konstruo. Nur dum la rego de lia nepo Henriko la 4-a dum 1061 inaŭguriĝas la katedralo.

vidaĵo el sudokcidento

Por transporti la necesan kvanton da ŝtonoj kaj ligno al Speyer, aparte konstruiĝas kanalo de la Palatinata Arbaro al la rivero Rejno.

Malpli ol 20 jarojn poste la imperiestro Henriko la 4-a ordonas duone remalkonstrui la katedralon, por rekonstrui ĝin pli grande kaj pompe. La okcidenta tegmento altiĝas je kvin metroj, kaj la simpla ligna tegmento anstataŭigas per eleganta ŝtona tegmento el kupolaro laŭ la idealoj de la romanika arkitekturo. Dum la mortojaro de Henriko la 4-a, 1106, la trakonstruita katedralo pretiĝas kaj vere estas la plej granda konstruaĵo de sia epoko.

rigardo en la centran parton

La loĝloko Speyer tiam havas nur proksimume 500 enloĝantojn. Sendube estis politikaj motivoj, kiuj motivigis la imperiestrojn konstruigi tiom grandan katedralon en kompare eta loĝloko - la germanaj imperiestroj postulis por si ne nur politikan, sed ankaŭ religian potencon, kaj la konflikto inter ili kaj la papo en Romo dominis multajn jardekojn.

Ekde la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum 1689 kadre de milito la okcidenta parto de la katedralo detruiĝas. Nur dum la dua duono de la 18-a jarcento kolektiĝas sufiĉe da mono por rekonstruigi la okcidentan parton, nun en baroka stilo. Tiu rekonstruo vivas nur 60 jarojn. Dum la Franca Revolucio la katedralo denove parte detruiĝas.

Post la malvenko de la armeo de Napoleono la katedralo renoviĝas kaj denove ekfunkcias. Ekde la jaro 1818 ĝi estas episkopa preĝejo. Inter la jaroj 1846 kaj 1853 la pentristo Johann von Schraudolph laŭ mendo de la reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario aldonas freskojn en nazarena stilo. Dum la 19-a jarcento oni tre aprezas tiujn freskojn, tamen dum la sekva 20-a jarcento parte tre kritike opinias ilin kiĉaj.

Evoluo de la katedrala silueto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO


Koordinatoj: 49°19′2″N 8°26′33″E  /  49.31722°N, 8.4425°O / 49.31722; 8.4425 (Katedralo de Speyer)