Katedralo de Treviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Treviro*
Monda Heredaĵo

Trier BW 2013-04-14 15-59-54.JPG
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv, vi
Fonto 367
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Koordinatoj 53°4′33″N 8°48′26″E  /  53.07583°N, 8.80722°O / 53.07583; 8.80722 (Katedralo de Treviro)
Registra historio
Registrado 1986  (10-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo Sankta Petro de Treviro (germane, Dom St. Peter) estas katolika katedralo sub la gvido de sankta Petro de la urbo Treviro, en Rejnlando-Palatinato (Germanio). Ĝi estas la sidejo de la katolika ĉefepiskopo de la Arkidiocezo de Treviro.

Oni diras ke ĝi estas la plej malnova preĝejo en Germanio. La nuna katedralo enhavas la restojn de antikva preĝejo el la 4-a jarcento. La konstruaĵo rimarkindas pro la ekstreme longa vivo kiu ampleksiĝas al malsamaj periodoj, kiuj doni al ĝi ian elementon en la dizajno, inkluzive de la centra kapelo el romiaj brikoj metitaj sub gvido de sankta Helena, kio igas ĝin katedralo konstruita iom post iom per diversaj aldonoj tra la tempoj kaj pluraj rekonstruadoj. Ĝi ankaŭ estas la plej granda religia konstruaĵo de la urbo Treviro. En 1986, ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko ene de la aro nomata Romiaj monumentoj de Treviro, katedralo de sankta Petro kaj Preĝejo Nia Sinjorino de Treviro. Ĝi similas al baziliko kun triobla navo, du korusejoj, transepto kaj sep turoj.