Katedralo de Valencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okcidenta vidaĵo (Placo de la Virgulino)

La Katedralo Sankta Maria de Valencio, populare konata kiel “Seu” en la kataluna. Ĝi estas la sidejo de la Ĉefdiocezo de Valencio kaj ĝi estas dediĉata laŭ deziro de Jakobo la 1-a —laŭ la tradicio de la 13-a jarcento—- al Sankta Maria. Ĝi estis konsakrita en 1238 de la unua episkopo de Valencio post la Rekonkero, Frato Andreo de Albalat. Ĝi troviĝas sur la antikva moskeo de Balansijo, kiu estis konstruita sur antaŭa visigota katedralo.

La kataluna aŭ mediteranea gotiko estas la reganta stilo de la katedralo, kvankam ĝi havas elementojn de romaniko, franca gotiko, renesanco, baroko kaj novklasikismo.

En ĝia interno oni kultas la Gralon, el la 1-a jarcento, donacata al la katedralo de la reĝo Alfonso la 5-a en 1436.

Ĝi enhavas kelkajn el la unuaj kaj plej bonaj pentraĵoj de la periodo Quattrocento de Iberio, kiuj alvenis el Romo tra la artistoj dungataj de Aleksandro la 6-a. Ĉi tiu lasta valencia papo, kiam ankoraŭ estis la kardinalo Rodrigo de Borja, petis la plirangigon de la valencia sidejo al Metropolita Katedralo, kategorio donata de la papo Inocencio la 8-a en 1492.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]