Katedralo de Westminster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo de ekstere
Interno de la Katedralo de Westminster
Baptujo
Novbizancaj mozaikoj en la Katedralo de Westminster
Relikvujo de sankta John Southworth.

La Katedralo de Westminster (Westminster Cathedral) en Londono estas la katedralo aŭ matrica preĝejo de la Arkidiocezo de la katolikoj de Westminster dediĉita al la “Valorega Sango de Nia Sinjoro Jesuo Kristo” (Most Precious Blood of Our Lord Jesus Christ) kaj situanta apud Ashley placo, ne tre for el la metroa staciono Victoria, en Westminster. Nun (2010) estas regata de ĉefepiskopo Vincent Nichols, kiu estas ankaŭ la katolika primaso de Anglio. (Diference, la anglikana primaso (nun Rowan Douglas Williams) havas la antikvan kaj originan titolon de ĉefepiskopo de Canterbury).

Skiza historio[redakti | redakti fonton]

Facilas imagi ke tuj post (en la unua duono de la 18a jarcento) la reestablo de la katolika hierarkio en Anglio kaj Kimrio, landoj el kiuj ĝi malaperis pro la anglikanisma skismo kaj la sekvaj malebloj en periodo de ostracismo kontraŭ katolikismo, katolikoj projektis establi sian propran katedralon en Londono. Ili elektis kaj akiris en 1884 areon provizore okupitan kiel ŝtatan karceron, kaj, post du antaŭaj provoj malsukcesintaj, la episkopo kardinalo Herbert Vaughan, komencigis la laborojn en 1995 per la mono akumulitaj de siaj du antaŭuloj. La laboroj, subgvide de arkitekto John Francis Bentley, daŭris ĝis 1903, sed la konsekro kiel katedralo devis atendi la pagon de ĉiuj ŝuldoj, kio fine okazis nur en junio 2010. Mankas ankoraŭ enaj dekoracioj kaj planitaj servaj instrumentoj.

Tiu katedralo estis praktike konsiderata la unua masonaĵo establita en Anglio post la anglikanisma reformo ĉar la antaŭaj restis en la manoj de la anglaj reformistoj.

La katedralo de Westminster estis vizitita de papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu tie mescelebris la 28an de majo 1982, kaj 1995 de Elizabeto la 2-a (Britio) invitita de la kardinalo ĉefepiskopo Basil Hume okaze de centjara celebro de ĝia inaŭguro. La samon faris Benedikto la 16-a okaze de sia ŝtata vizito al Skotlando kaj Anglio en septembro 2010.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu katolika katedralo staras ne malfore de la fama Abatejo de Sankta Aŭgusteno en Westminster, kies haloj ofertas siajn brilaĵojn okaze de la kronado de la britaj reĝoj, kaj kie rezidas la parlamento (House of Commons) de la Unuiĝinta Regno.

La establo elstariĝas pro stilo novromanika, kun nombraj elementoj de bizanca arto. Ekstere ĝi estas karakterizata per la orientsimilaj kupoloj, per la ruĝa koloro de la brikoj kaj precipe per la kampanilo kiu, titolita al Sankta Eduardo, atingas altecon 87 metrojn.

La interno, latinkruca, dekoraciita per marmoroj kaj mozaikoj prezentantaj scenojn de la Malnova Testamento kaj de la Nova Testamento, dividiĝas laŭ tri navoj, kun transepto kaj diversaj kapeloj. La centra navo, kun sia 52metra longo, estas la unua pro grando en Anglio. El la orienta arko de la centra navo pendas grandioza ligna krucifikso alta ĉirkaŭ 10 metrojn.

En la antaŭaltaro (Sanctuary = loko rezervita al la sacerdotoj), la ĉefaltaro estas superkovrita per marmora baldakeno; altarmalantaŭe estas la episkopa katedro, kopio de la papa trono de la Baziliko Sankta Johano de Laterano en Romo. El la absido oni aliras al la kripto dediĉita al Sankta Petro, kie konserviĝas diversaj relikvoj kaj tomboj de ĉefepiskopoj. Dekstre de la antaŭaltaro ricevas preĝantojn la kapelo dediĉita la Virgulino Maria (Lady Chapel), uzata por la nepreceptaj liturgiaĵoj; inter la aliaj verkoj tie elstaras bronza reliefo prezentanta Sanktan Terezon el Lisieux de Giacomo Manzù.

Maldekstre de la antaŭaltaro staras la kapelo de la Sanktega Sakramento (Blessed Sacrament Chapel). En la maldekstra alo de la transepto la kapelo de Sankta Thomas Becket (Chapel of St Thomas of Canterbury) gastas la tombon de la kardinalo ĉefepiskopo Vaughan, fondinto de la katedralo.

En la Baptejo (Baptistry), ornamas la kapelon de la flanka dekstra navo baptokuvo, kopio de tiu ornamanta la Bazilikon de Sankta Vitalo en Raveno. Rimarkindaj artverkoj estas ankaŭ la reliefoj de la Via Crucis, skulptaĵoj de Eric Gill (1882-1940), kaj la blankamarmora pupitro kosmatistila.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Patrick Rogers. Westminster Cathedral: from Darkness to Light. Burns & Continuum International Publishing Group, London (2003). ISBN 0860123588
  • Peter Doyle. Westminster Cathedral: 1895-1995. Geoffrey Chapman Publishers, London (1995). ISBN 10-0225666847

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]