Katedralo de Zaragozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Seo del Salvador.jpg

La Katedralo de la Savinto en lia Epifanio, de Zaragozo (La Seo del Salvador estas hispanlingva nomo de la Katedralo de la Savinto) estas unu el la du metropolitaj katolikaj katedraloj de Zaragozo, Hispanio, kune al la baziliko kaj katedralo Pilar. Ofte nomata «la Seo» [1] por diferencigi ambaŭ katedralojn.

La konstruaĵo estis ekkonstruita en la 12-a jarcento en romaniko aldonita en la alĥama moskeo kiu estis la celo de multaj reformoj kaj ampleksiĝoj ĝis 1704 en kiu troviĝas la baroka kapitelo sur la turo. En ĝia nuna stato, la katedralo estas konstruaĵo el kvin navoj. La konstruaĵo kie troviĝas la katedralo estis ekde praaj tempoj la religia centro de la urbo. Tie troviĝis la ĉefa templo de Zaragozo dum la romia epoko, kies arkeologiaj restaĵoj montriĝas en la subtera Muzeo de la Zaragoza Forumo sub la placo de la katedralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gotikaj volboj de la interno de la Seo.

Tiu ĉi katedralo estis konstruita sur malnova tereno de la antikva romia forumo de Caesaraugusta kaj de la ĉefa granda moskeo de Sarakusto dum la okupado de Iberio fare de islamanoj, el kies minareto ankoraŭ restas la spuroj de la nuna turo.

Ekde la 3-a jarcento la dekadenco de la urbo devigis la reuzadon de ĝiaj plej bonaj materialoj. Ekde la mezo de tiu jarcento estas dokumentita la kristanigo de la urbo, kiu fariĝis visigota episkopa sidejo. Tamen, oni ne konas la ekzaktan setlejon de la malfru-romia katedralo, dediĉata al Sankta Vicento, kvankam la trovado de la duobla pordo en la tereno de la Seo supozigas ke ĝi troviĝis tie. Ĝi estis konsekrita de la episkopo S-ro Pedro Librana en la jaro 1119, unu jaron post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a.

Baldaŭ oni pensis konstrui novan templon, kiu estis komencata ĉe la fino de la sama 12-a jarcento, laŭ la unua eŭropa stilo, nome la romaniko. De tiu preĝejo oni konservas la malsupran parton de la absido, kun elegantaj fenestroj bele dekoraciitaj ekstere, kaj interne riĉa skulptarta dekoracio, eltrovita malantaŭ la ĉefretablo de la templo. Je la komenco de la 14-a jarcento kaj post la falo de parto de la romanika preĝejo, oni konstruis alian laŭ la nova modostilo, tio estas la gotika. Ĝia strukturo konsistis el tri navoj, pli mallongaj ol nuntempe, kaj kapeloj inter abutmentoj.

Kiam oni levis la kupolbazon, estis aragona papo en Avignon, Pedro de Luna, kiu malavare kontribuis al la konstruado de la katedralo (kie li antaŭe estis kanoniko). La kupolo konstruita de mudeĥaraj masonistoj havis tiaro-formon, por evidentigi ĝian patronigon. Kelkajn jarojn poste, la aŭdaca strukturo estis konsiderata en ruino-stato, kaj la ĉefepiskopo Alonso de Aragon, ĉe la sojlo de la 16-a jarcento, decidis rekonstrui ĝin. La nova kupolo finita en la jaro 1520 kaj realigita de kristanaj kaj mudeĥaraj artistoj, estas ortangule bazita, kaj fariĝas oktogona pere de kvar trumpoj; ĝi estas kovrita per stelornamita volbo de krucitaj arkoj, kun riĉa dekoracio de rozo-formaj tajlaĵoj, sur orumita ligno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Romanika fenestro de la centra absido (dua duono de la 12-a jarcento).

Ĉe la malsupra parto ekzistas niĉoj inter pilastroj de renesanca karaktero. La tutaro estas sintezo de stiloj gotika, platereska kaj mudeĥara, kiu pompas, precipe, ekstere. Estis ampleksigo de la templo je la fino de la 15-a jarcento, aldonante koncernajn navojn ĉiuflanke, kaj poste plilongigis ilin longitude, krom unuigi la internan parton. La kvin navoj estas kovritaj de transepta volbo, kaj ili per sia simpleco aŭ komplikado spegulas la diversajn fazojn de sia konstruado.

La ĥorejo, situanta meze de la preĝejo laŭ la hispana kutimo, enhavas gotikan seĝaron de la 15-a jarcento, fabrikita de la prestiĝaj fratoj Gomar. En la 16-a jarcento oni ĝin ĉirkaŭis per muro kovrita de tajlita dekoracio, sur malmoligita gipso de platereska karaktero.

Nuntempe, pro plifirmigaj laboroj, kiuj permesas viziti la nur kapekstremon de la preĝejo ĝis la ĥorejo, oni translokigis al unu el la altaroj, apudflanke de la ĉefa, tiun de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Speciale grava estas la grandioza kaj monumenta gotika retablo, komencata en la jaro 1445 de P. J. de Vallfogona, aŭtoro de arta murkolekto kun reliefoj de la vivo de Sankta Valero, alternante kun niĉoj de vegetala dekoracio, destinitaj por surmeti arĝentajn bustojn. Sur ĝi oni levigis la retablo-korpon, kiu estas aranĝita triptikoforme kun tri scenoj: la Transfiguro, la Epifanio kaj la Ascensio de la Sinjoro, verko de la germana skulptisto Hans de Suabia. Oni kovras ilin per sveltaj dekoraciplenaj baldakenoj kun figuretoj, kaj enkadriĝas per protektilo riĉe dekoraciita de vegetalaj motivoj kaj anĝelaj figuroj.

Inter la kapeloj kiuj distribuiĝas laŭlonge de la preĝeja perimetro, la plej antikva estas tiu de Sankta Mikaelo, konata kiel la paroĥeto, kies konstruo estis ordonita de la ĉefepiskopo Lope Fernandez de Luna en 1360. En la kromaj kapeloj kiuj oferas reprezentecan elmontron de la aragona arto, ekde la 16-a al 18-a jarcento elstaras du grandiozaj ensembloj, tiu platereska de Sankta Bernardo fondita de Fernando de Aragono. Estas interesa ankaŭ la kapelo de la Blanka Virgulino, maldekstre de la ĉefkapelo, kun pentrita retablo, verko de la borgonja skulptisto Johano Dusi.

Estas enkalkulita ankaŭ al tiu katedralo, du muzeoj, unu la kanonika kapitula, kun eksterordinara ensemblo de oraĵarto inter aliaj objektoj. La alia, muzeo de tapiŝoj, kun unu el la plej bonaj hispanaj kolektoj de gotikaj tapiŝoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • El “La Seo de San Salvador”, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 22-23.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estis kutimo en Aragono kaj Katalunio nomi seo al la katedralo