Katedralo de la Dormado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de la Dormado
Katedralo de la Dormado (1856)

La Katedralo de la Dormado (ruse: Успенский Собор) estas rusortodoksa preĝejo dediĉita al la Dormo de la Dipatrino. Ĝi situas norde de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo en Moskvo, Rusio, kie mallarĝa vojeto disigas la nordon de la Preĝejo de la Dek du Apostoloj. Sudokcidente troviĝas la Sonorilturo Ivano la Granda .La Katedralo estas konsiderata kiel la patrina preĝejo de la Granda Duklando de Moskvo. En ĝia nuna formo ĝi estis konstruita en 1475-1479 sub sponsorado de la Grandduko Ivano la 3-a fare de la itala arkitekto Aristotele Fioravanti. De 1547 al 1896 ĉi tie okazis la kroniĝoj de la rusaj reĝoj. Aldone al tio, ĝi funkcias kiel tombejo por la Moskvaj Metropolitoj kaj Patriarkoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

La Katedralo de la Dormado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Katedralo de la Dormado nomita kiel Ĉielporto ĉar oni supozas, ke la Dipatrino estis unue endormigita kaj poste portita al la ĉielo laŭ ortodoksismo, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.