Kategorio-Diskuto:Indiana lingvaro de Sudameriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi preferus la kategorian titolon "sudamerikaj indianaj lingvoj" (subgrupo de "amerikaj lingvoj" kaj de "indianaj lingvoj"), kaj sentus ke tia titoligo pli konvenas al aliaj similtemaj kategorioj. La titoligo "lingvaro" povas supozigi, ke la kategorio eble estas nur por lingvaroj, sed fakte ĝi estas ankaŭ por individuaj lingvoj, kaj universalas la konvencio ke vikipediaj kategorioj en Esperanto estu en pluralo (en iuj aliaj lingvoj estas aliaj konvencioj, ekzemple en la germanlingva vikipedio kategorioj estas en singularo... sed tio ne tuŝas tiun-ĉi vikipedion). Ĉu estas iu kontraŭa voĉo? ThomasPusch (diskuto) 14:26, 7 Okt. 2013 (UTC)