Kategorio-Diskuto:Insuloj en la Filipinoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la interkonsento pri kategoriaj nomoj pri geografiaj objektoj, ne estu "Insuloj de...", sed "Insuloj en..." (ambaŭ formoj gramatike ĝustas, sed necesas decidi, kaj estis pli da argumentoj por "en" - vidu cetere la ekzistantan nomon "Kategorio:Lagoj en la Filipinoj"). Krome rilate al ŝtatoj, kies nomo estas pluralo (plejparte ŝtatoj konsistantaj el multaj insuloj) ekzistas la kutimo uzi la gramatikan artikolon "la". Do la kategorio ne estu "Insuloj de Filipinoj", sed "Insuloj en la Filipinoj". Vidu la aliajn kategoriojn pri la lando - estu unueca lingva uzo.

Aidas 14:23, 26. Okt 2009 (UTC)