Kategorio-Diskuto:Landvojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "landvojo" ŝajnas al mi iom neklara. Mi supozas, ke ĝi formu kontraston al akvovojo, sed mi dirus, ke multaj akvoj apartenas al landoj. Ĉu ne pli preciza estus la esprimo "tervojo"? – Umberto 17:31, 23. Feb 2008 (UTC)

Iom neklara kategorio[redakti fonton]

Laŭ la artikolo pri polaj landvojoj mi nun vidas, ke "landvojo" efektive signifas vojon zorgatan de lando, pli precize de ŝtato, Sed escepte de artikolo pri Polaj landvojoj ĉiuj artikoloj estas erare en tiu ĉi kategorio. Ĉu iu povas klarigi tiun ĉi strangan fenomenon? Se ne, mi komencos ŝanĝi tiujn kategoriojn. Pretere, ŝajnas al mi, ke laŭ niaj kutimoj la kategoria nomo estu plurala.

Mankas al ni la pli gravaj kategorioj kategorio:ŝoseoj kaj kategorio:tervojoj, kiuj ekzistas en multaj vikipedioj. Mi ŝatus krei tiujn kategoriojn kaj unu plian, sed mankas al mi vorto, kiu signifas tervojon, kiu ne estas relvojo (fervojo), do vojo uzebla piedire, ĉevalrajde aŭ veture. Ĉu iu scias tian vorton? En aliaj lingvoj ĝi ŝajnas al mi utila.

Umberto 21:13, 29. Maj 2009 (UTC)

Mi supozas, ke vi pravas pri "landvojo". Ankaŭ en Belgio ekzistas "ŝtatvojoj", "provincaj vojoj" kaj "municipaj vojoj". Mi trovas la vorton "landvojo" iom malpreciza, sed se tio reflektas la polan terminologion, kial ne? En tiu okazo "polaj landvojoj" estu subkategorio de "vojtipoj laŭ ŝtatoj" aŭ simple de Kategorio:Pollando.
Vian duan demandon mi ne tute komprenas. Ĉu "vojo uzebla piedire, ĉevalrajde aŭ veture" ne estas tervojo? --PaulP@diskkont 07:19, 30. Maj 2009 (UTC)
Ial mi ĝis nun supozis, ke "tervojo" povas esti ankaŭ "fervojo", kiu ja estas sur tero same kiel pavimita vojo; sed eble via propono estas bona. Efektive mi ĵus trovis rete paĝon, kiu parolas pri "kruco de fer- kaj tervojo(j)". Kredeble la vorto ne estas plene analiza (apriore komprenebla), sed multaj esperanto-vortoj ne estas. Do kial ne. Ĉu tiuokaze iu havas proponon pri vorto, kiu kunigas la signifojn de "tervojo" kaj "fervojo" (= "neakva vojo", sed tiu ĉi vorto ŝajnas al mi netauĝa)? – Umberto 17:20, 2. Jun 2009 (UTC)
Mi cerbumis, Umberto, sed ankoraŭ ne trovis la vorton ... --PaulP@diskkont 16:53, 3. Jun 2009 (UTC)