Kategorio-Diskuto:Muzikaj instrumentoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "muzikilo" aŭ "muzika instrumento"?[redakti fonton]

Bonvolu vidi http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2130&p=1 pri la temo.

Sebastian 02:43, 6. Apr 2008 (UTC)


Mi ĵus paŝis en la kaptilon de ĝuste tiu demando, kreante kategorion "historiaj muzikaj instrumentoj" laŭ la kategorio "muzikaj instrumentoj" (kvankam mi persone preferas la pli koncizan vorton "muzikilo"), kaj post plenigado de la kategorio konstatis, ke jam ekzistis kategorio "historiaj muzikiloj", kiu nur havis la mankon ne esti intervikie ligita, tiel ke mi do ne pli frue trovis ĝin. Unu el tiuj du kategorioj evidente estas troa.

Konsiderante, ke nun la baza kategorio nomiĝas "muzikaj instrumentoj", kaj konsiderante la supran dialogon el "eo.lernu.net", mi proponas analogie ankaŭ nomi la subkategorion "historiaj muzikaj instrumentoj". Persone tamen mi tute ne kontraŭus, se iam en la vikipedia kategoria sistemo ankoraŭ favoriĝus la pli konciza vorto 'muzikilo'.

ThomasPusch 15:51, 3. Jan 2009 (UTC)