Kategorio-Diskuto:Novzelandaj politikistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam mi ĵus kreis la novan kategorion en la vortumo "Nov-Zelandaj politikistoj" laŭ la en la vikipedia kategoria sistemo kuzima vortumo de la ŝtata nomo Nov-Zelando kun du majuskloj kaj vortomeza ligostreko, mi persone dubas ke tiu formo bonas: Laŭ mi la substantivo Nov-Zelando tute akcepteblas, kaj same ĝustas kiel Novzelando (kvankam mi kutimas ke substantivo krome havas nur unu majusklan literon, vortkomence, kaj laŭeble estu sen interna dividostreko). Tamen por la adjektiva formo, la vorto novzelanda (ĝenerale minuskla, krom komence de frazo) ŝajnas al mi tre preferinda al la formo nov-Zelanda kun komenca minusklo, meza dividostreko kaj sekva envorta majusklo - kaj same ankaŭ la formo novzelandano (ĝenerale minuskla, krom komence de frazo), ekzemple en la kategorio novzelandanoj, tre preferindas al la formo nov-Zelandano. Se do iu pledas por ŝanĝo de tiu-ĉi kategorio al la formo "novzelandaj politikistoj", mi tute subtenus tiun paŝon! ThomasPusch (diskuto) 19:30, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

PS: Nun vidante ke jam ekzistas la kategorioj Novzelandaj aktoroj‎ (2 P), Novzelandaj entreprenistoj‎ (1 P), Novzelandaj esperantistoj‎ (12 P), Novzelandaj esploristoj‎ (2 P), Novzelandaj sciencistoj‎ (1 K, 1 P), Novzelandaj verkistoj‎ (2 K, 1 P) kaj Ĝermoj pri novzelandanoj‎ (3 P), mi konvinkiĝas ke la argumentoj por senligostreka formo de la adjektivo "novzelanda" en la vikipedia kategoria sistemo jam sufiĉe fortas. Mi do mem adaptas la kategorionomon al la formo "novzelandaj politikistoj". -- ThomasPusch (diskuto) 19:35, 22 Aŭg. 2012 (UTC)