Kategorio-Diskuto:Unuiĝinta Reĝlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu-ĉi kategorio, kiu temu pri grava eŭropa ŝtato, krom en Esperanto ekzistas nur en la araba, persa, suprasoraba, kornvala kaj jida?

Kaj el la indikitaj kategorioj Kategorio:Monarkioj, Kategorio:Landoj de EU, Kategorio:Membroj de NATO, Kategorio:Membroj de Commonwealth, Kategorio:Membroj de OUN, Kategorio:Eŭropaj landoj laŭ hodiaŭa stato* entute nur unu (la lasta) ekzistas?

La artikolo Unuiĝinta Reĝlando mem en sia unua frazo elstarigas, ke la landon "...oni kutime mallongigas al Britio [aŭ Britujo]", kaj sekve ĉiujn taŭgajn subkategoriojn oni trovas ne en Kategorio:Unuiĝinta Reĝlando, sed en Kategorio:Britio. Ambaŭ tiuj kategorioj laŭ ilia uzo kaj laŭ la praktiva lingvouzo de Esperanto temas pri la sama temo*, kaj tio en la kategoria sistemo de Vikipedio evitindas: estu unu kategorio por unu temo.

Laŭ komparo de ambaŭ kategorioj mi proponas malfondi tiun pri Unuiĝinta Reĝlando kaj sole pluuzi tiun pri Britio, kiu havas ĉiujn subkategoriojn ("Geografio de...", "Politiko de...," "Lingvoj de..." ktp). Pro respekto al la kutima esperantlingva uzo kaj cele al havigo de plia unueco inter la kategorio kaj la koncerna ĉefa artikolo mi due eĉ proponas interŝanĝi la alidirektilojn tiel ke ankaŭ la baza artikolo nomiĝu "Britio" kaj la artikola nomo "Unuiĝinta Reĝlando" direktu al ĝi. Kompense, la artikola teksto tutbone daŭre komenciĝu per la vortoj "La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo) ...".

ThomasPusch (diskuto) 14:01, 17 Feb. 2012 (UTC)

* Por komparo: la kategorio Britio ekzistas ekde novembro 2004, tiu pri Unuiĝinta Reĝlando aldoniĝis en novembro 2007, kaj restis duonmatura ĝis nun, februaro 2012.

Alidirektili aŭ konigi la kategorion Unuiĝinta Reĝlando estus bona ideo, ne ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:06, 17 Feb. 2012 (UTC)

Mi plene subtenas la reordigon laŭ propono de ThomasPusch. Aldone, ankaŭ la kateogrio Kategorio:Historio de Unuiĝinta Reĝlando estu forigita, kaj ĝiaj paĝoj ŝovitaj al Kategorio:Historio de Britio. - Moldur (diskuto) 20:51, 17 Feb. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:58, 17 Feb. 2012 (UTC)