Kategorio:Komunumoj de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al ĉi-tiu kategorio apartenas subkategorioj pri administraj komunumoj respektive municipoj de eŭropaj ŝtatoj, kiuj ne (aŭ ne nepre) havas statuson de urbo.

Pri iuj ŝtatoj kutimiĝis en Esperanto uzi la vorton "komunumoj", pri aliaj la vorton "municipoj": komunumo estas vorto de iom pli vasta signifo, kiu krom "loka administra unuo urba aŭ neurba" (=municipo) ankaŭ povas signi lingvan aŭ religian komunumon, fakte ĉiun stabilan organizaĵon kiu servas por agi komune. En senco de administrado la du vortoj estas sinonimoj. Kutime laŭ la naciaj lingvoj aŭ la lokaj kondiĉoj de la koncernaj landoj preferiĝas la unua aŭ la dua sinonimo - ekzemple en Belgio ekzistas la plia koncepto de "lingvaj komunumoj", do la lokaj administraj unuoj ricevis la terminon "municipo", por eviti konfuzon, kvankam en ĉiuj tri lokaj lingvoj ("gemeente" en la nederlanda, "commune" en la franca kaj "Gemeinde" en la germana - ĉiuj etimologie rilatas al la adverbo komune) temas pri nacilingva termino kutime tradukata al Esperanto per la vorto "komunumo".

Vidu ankaŭ:

Subkategorioj

Ĉi tiu kategorio havas la 17 jenajn subkategoriojn, el 17 entute.

D

F

G

H

I

S

Paĝoj en kategorio “Komunumoj de Eŭropo”

La jenaj 5 paĝoj estas en ĉi tiu kategorio, el 5 entute.