Kategorio:Togolandaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Togolandaj esperantistoj.

ADJE Adjévi naskiĝis la 7-an de oktobro 1978 en Akrao, Ganao. Li diplomiĝis en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando, kie li ankaŭ aktivas por Esperanto: Esperanto-instruisto, kunredaktisto de la organo ALVOKO de la Landa Asocio UTE ekde 2002, sekretario (2000 – 2006) kaj prezidanto (ekde 2012) de UTE, komitatano A (2008 – 2010) de TEJO por Togolando, eksa komitatestro de UTE, kunorganizinto de pluraj Togolandaj Esperantoj Kongresoj (TEK) kaj de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Benino, jarŝanĝe 2013. Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA ekde 2011, unu el la verkintoj de la libro „Togolando fabelas”, aŭtoro de „El Togolanda saĝsako“. Fondinto de la organizaĵo APETo - Agado por la progresigo de Esperanto en Togolando, Landa Organizanto de Pasporta Servo kaj tradukinto de la130paĝa libro „Prometeo“ de Marko Mirindo. Li partoprenis al la 63a IJK (Hanojo 2007), al la 64a (Szombathely 2008) kaj al la 93a UK (Roterdamo 2008).

Paĝoj en kategorio “Togolandaj esperantistoj”

La jenaj 8 paĝoj estas en ĉi tiu kategorio, el 8 entute.