Kategorio:Urboj de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio ĉi estas listo de la urboj en Belgio. En Belgio urbo estas ĉiu municipo kiu ricevis la titolon urbo per reĝa dekreto.

Historio

Dum la mezepoko urbo havis difinitajn privilegiojn kompare al la ĉirkaŭantaj vilaĝoj. Post kiam ĝi ricevis urbajn rajtojn, ĝi ekzemple rajtis organizi ĉiujaran bazaron, postuli doganojn kaj konstrui fortikaĵon. Dum la franca okupado oni forigis tiujn ĉi privilegiojn, kaj restis nur la titolo urbo. Tio ĉi okazis per imperiestra dekreto la 2-an de brumero de la jaro II (la 23-an de oktobro 1793). Kelkaj municipoj ankaŭ perdis sian urban titolon.

En la tempo kiam la nuna Belgio estis parto de Nederlando kelkaj municipoj rericevis sian perditan urban titolon.La 30-an de majo 1825 aperis reĝa dekreto en kiu estis listigiaj ĉiuj urboj de tiu tempo. Dum la postaj 150 jaroj nenio ŝanĝiĝis ĉi-rilate. Post la kunfandiĝo de la belgaj municipoj en 1977 ili ricevis la rajton denove peti urban titolon pro historiaj kialoj aŭ pro la nuna centra funkcio, kiun ili okupis. Multaj municipoj kaptis tiun okazon kaj ricevis inter 1982 kaj 2000 la titolon urbo pro reĝa dekreto. En 2006 entute 133 belgaj municipoj havis tiun titolon.

Subkategorioj

Ĉi tiu kategorio havas la 3 jenajn subkategoriojn, el 3 entute.

B

V

Paĝoj en kategorio “Urboj de Belgio”

La jenaj 138 paĝoj estas en ĉi tiu kategorio, el 138 entute.