Katekismo de Trenta Koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefepiskopo de Milano Carlo Borromeo (1538-1584), unu el la kompilistoj de la Trenta Katekismo.

La katekismo de la Trenta Koncilio dirita ankaŭ Trenta katekismoRoma katekismo estas katekismo adresita al la pastraro (ad parochos) oficiale promulgita de la Katolika Eklezio kuniĝinta dum la Koncilio de Trento de la 16-a jarcento. Ĝi restis la unika katekismo por la tuta eklezio ĝis la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992; ĝi havis la celon provizi la pastraron per aŭtoritateca manlibro kiu funkciu kiel bazo de la instruaĵoj komunikendaj al la laika fidelularo kaj kontribuu plidisvastigi la katolikan doktrinon fronte, se ne kontraŭ, al tiu reformacia de protestantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Catechismo del Concilio di Trento.jpg

La eksplodiĝo de la protestanta reformacio de la 16-a jarcento kaj la novaj teknologioj de presado ebligis ke granda kvanto de traktadoj pri popola teologio kaj katekismoj disvastiĝu en Eŭropo kaj ĝenerale en la kristanaj landoj, kies granda parto energie subtenis doktrinojn kontraŭajn al tiuj de la Katolika Eklezio kaj de tiu ĉi konsideritaj herezaj. La parokestroj kaj pastroj en kontakto kun la popolo ofte ne posedis teologiajn sciaĵojn necesajn por kontrastadi la reformaciajn proponojn rapidege disvastiĝintajn kiuj kondukis multajn fidelulojn ekster la katolika kredo.

Dum la diskutado ene de la ekumena Koncilio emerĝis la volo kolekti en unika oficiala teksto la bazojn de ĉiuj instruendaĵoj de la Katolika Eklezio: “Movitaj de tiu aferstato la Patroj de la Ekumena Koncilio, kun viva deziro pretigi taŭgan rimedon savigan kontraŭ tiu malbono grava kaj pernicioza, ne sin limigis klarigi per siaj difinoj la precipajn temojn de la katolika doktrino kontraŭ ĉiuj herezoj niatempaj, sed ankaŭ dekretis ke estu proponita certa formularo kaj preciza metodo por instrui la kristanan popolon pri la rudimentoj de la kredo, adoptendaj kaj uzendaj en ĉiuj porinstruaj lokoj fare de tiuj por kiuj estas deviga la laŭleĝa paŝtista kaj instrua tasko” (Prefaco de la Trenta Katekismo).

Tiu tasko estis decidita dum la 18-a koncilia sesio (26 de julio 1562) sugeste de kardinalo Karolo Borromeo kiu arde deziris reformon de la klerikaro. Pio la 4-a konfidis la kompilon de la katekismo al kvar eminentaj teologoj: ĉefepiskopo Leonardo Marino el Lanciano, Muzio Calidi el Zara, episkopo de Modeno Egidio Foscarini kaj la portugala dominikano Francisko Fureiro: la fina revizio de la kompilaĵo estis taskigita al kardinalo Borromeo helpata de kardinalo Sirleto por la itala versio (komplektigita en 1566) dum por la latina al du famaj humanistoj: Paŭlo Manucio kaj Julio Pogiano.

La samtempa publikigo, itala kaj latina, okazis en 1566, ordone de Pio la 5-a, sub la titolo: "Catechismus ex decreto Concilii Tridentini ad parochos Pii V jussu editus, Romae, 1566" (in-folio). La koncilio jam dekretis ke la katekisma verko estu tradukita al diversaj etnaj lingvoj (24-a sesio).

Petro Kanisio, aŭtoro de iama katekismo

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La koncilio konceptis la katekismon kiel oficialan manlibron por la instruigo de la popolo kaj ankaŭ ordonis ke ĉiu episkopo en sia diocezo: “certiĝu ke ĉiuj tiuj instruaĵoj estu zorge tradukataj al la popolaj lingvoj kaj eksplikitaj al la fidelularo”. La teskto estis dividita en kvar partoj:

1. La kredo kaj ĝia Simbolo;

2. La Sakramentoj;

3. La dekalogaj ordonoj;

4. La preĝado kaj la Patronia.

En ĝi ĉeestas ankaŭ temoj netraktitaj en la Koncilio, kiel la supereco de la papo kaj la Limbo sed tute malĉeestas mencio pri indulgencoj kiu tamen estis aparte traktita en la koncilia “Decretum de indulgentiis” (sesio 25-a).

Ĝenerale la episkopoj rapidiĝis ĉiumaniere disvastigi la novan katekismon ĉu mem ĝin legante por ĝin parkerigi ĉu instigante la pastrojn diskuti pri ĝia enhavo en ĉiuj iliaj renkontiĝoj por akiri la manieron ĝin ekspliki al la fideluloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Gerhard J. Bellinger: Bibliographie des Catechismus Romanus: Ex Decreto Concilii Tridentini ad Parochos 1566 - 1978. Baden-Baden 1983 - ISBN 3-87320-087-2.

La unuaj eldonoj de la katekismo estis en Romae apud Paulum Manutium (1566), Venetiis, apud Dominicum de Farrisö (1567), Coloniae (1567, zorge de Henricus Aquensis); Parisuis, in aedibus. Jac. Kerver, 1568, Venetiis, apud Aldum (1575), Ingolstadt, 1577 (Sartorius). En 1596 aperis en Anteverpeno Cat. Romanus...quaestionibus distinctus, brevibusque exhortatiunculis studio Andreae Fabricii, Leodiensis. (Tiu ĉi eldonisto editoris la laŭteman dividon en demandoj kaj respondoj uzante ilustraĵajn tabelojn).

La unua tradukaĵo al la germana estas datita, zorge de Paul Hoffaeus, Dillingen, 1568.

La unua en angla lingvo konata estas tiu de Jeremy Donovan, profesoro de Maynooth kaj eldonita de Richard Coyne, Capel Street, en Dublino kaj reeldonita en Romo (1839).

Cirkaŭ tiutempo aperis ankaŭ amerika traduko.

Ekzistas tradukaĵoj en ĉiuj eŭropaj lingvoj. Certe temis pri internacia libro plej presita kaj komentita.

Katekisma itala teksto [1]

[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]