Katekumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katekumeno ( el la greka κατηχούμενος (eld. katekúmenos: tiu kiu estas instruata) estas vorto de la kristana medio kaj indikas tiun kiu entreprenas la kredan vojon sekvendan por esti allasite al la Sakramento de la Bapto. Tiu kristana inica vojo estas nomata “Katekumenato”.

Necesas, tamen, distingi “katekumenon, katekumenan preparperiodon, katekumenaton” el Novkatekumena vojo, moderna katolika movado kies adeptoj engaĝiĝas elfontigi kaj vivi, private kej publike, la enhavojn de la Bapto.[1]. Vere la “novkatekumenaj movadoj” estas diversaj ĉar en tiu sfero eniras ankaŭ saamnonaj protestantaj movadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baptujo, Katedralo de Magdeburgo

La unuaj jarcentoj de Kristanismo lasis spurojn de katekumena preparperiodo. La katekumena kandidato estis preparita de la katekisto, aŭ personoj jam baptitaj helpis aliajn renkonti Jesuon Resurektintan.
La kabdidato dum la prepara “vojaĝo” devis montradi esti kapabla plenumi la sindevigojn kuneksajn kun la bapto, evoluiĝante laŭ la deziro unuiĝi al Jesuo Kristo Savanto, partoprenante en liaj vivo, morto kaj resurekto.

Post la plenumo de tiu prepara periodo, kiu ne havis ĝenerale fiksitan tempon kaj povis daŭri ĉirkaŭ du aŭ tri jarojn, la katekumeno en la semajno antaŭanta la Paskon pluprepariĝis per fastoj kaj preĝoj al la ricevado de la bapto, kiu okazadis meze de la liturgio de la paska vigilo. La celebrado, aparte en la unuaj epokoj, disvolviĝis en la precipa preĝejo antaŭ la tuta kuniĝinta komunumo, plejofte tiamaniere:

Bildo de dapto de plenkreskulo staranta en viva akvo, sur kies kapo estas versata bapta akvo (Katakombo de Sankta Kalisto, 3-a j.)

Dum la prepara periodo al la kandidato estis permesite partopreni en la unua parto de la liturgio dum kiu oni legis kaj komentis la sanktajn tekstojn, sed antaŭ la ofertorio li devis foriri.
Pro tio al ili estis rezervita laŭcela bazilika spaco dirita atrium, kvarportiko kun centre baptujo, kie ili povis atendi, aŭ apartaj apudaj lokaloj al ili rezervitaj.
Tuj post la homilio okazadis la bapto, dum kiu la katekumeno rezignis Satanon kaj al ĉiuj ties allogoj, kaj konfesis sian kredon je Jesuo Kristo Savanto kaj je la Eklezio: tiupunkte oni lin baptis lin rajtigante kuniĝi al la ceteraj asembleanoj en la liturgia celebro.

Katekumeno de la nuna epoko[redakti | redakti fonton]

La katekumenato modernepoke estas praktikata de diversaj kristanaj eklezioj kiam la kandidato aliras al la bapto prenkreskule. La katolika, la ortodoksa, la luterana, la anglikana... ĉiuj ellaboris instruan kaj formigam procezon preparantan al la bapto kaj aliaj transigaj ritoj (Konfirmacio kaj Eŭkaristio), kutime detale priskribitaj, kiel aperas en la Rezolucio 44 de la Konsulta Koncilio de la Kaburbo (januro 1993) por Anglikanismo, kaj, por Katolikismo en la Katekismo de la Katolika Eklezio ĉe la numeroj 1246 kaj sekvantaj.
Kutime, ĉe ĉiuj eklezioj la prepara periodo daŭras almenaŭ du jarojn. La kandidatoj al la bapto, estas ĝenerale diritaj “preparindaj” se celantaj al la bapto, kaj “konfirmindaj” se celantaj al la Konfirmacio.

Inter la religiaj konfesioj sin kvalfikantaj kristanaj [2], la Atestantoj de Jehovo preparas la kandiaton per longdaŭra studo pri la propra Biblio kiu tamen nur laŭtilere koincidas kun tiu de la kristanaj konfesioj.

Katekumentao ĉe religioj nekristanaj[redakti | redakti fonton]

La antikvaj hebreoj lasis spurojn de tansigaj ritoj entenantaj preparajn instruojn. Ekzemple, estas menciata katekumena periodo de diversaj jaroj por eduki prozelitono, kaj Jozefo Flavio raportas ke la esena movado praktikigis katekumenaton de tri jaroj al novaj adeptoj antaŭ la ĵuro de fideleco al la “sekto”.

......

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu novkatekumena movado, foje sin elmetas al krktikoj pro tio ke kelkaj ĝiaj membroj ŝajnas konfesi doktrinojn neortodoksajn. [1]; [2].
  2. Laŭ la komuna difino partoprenata de ĉiuj kristanaj eklezio, “kristano” estas “kiu kredas en Unu kaj Triunua Dio kaj en la enkarniĝo de la Difilo Jesuo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]