Katerino de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Katerino de Aragono kiel reĝino de Anglio

Katerino de Aragono (n. la 16-an de decembro 1485, m. la 7-an de januaro 1536) estis la unua edzino de Henriko la 8-a (Anglio).

Frua vivo

Katerino naskiĝis en Madrido, Hispanio, kaj estis la plej juna ido de Ferdinando la 2-a (Aragono) kaj Isabel la 1-a (Kastilio).

Krom la kutimaj damecaj fakoj kiel lanbrodado, muziko kaj danco, ŝi studis latinan kaj grekan literaturon, religion, historion kaj juron, kaj iĝis tre klera virino kiu parolis plurajn lingvojn. Ŝi estis ankaŭ tre pia.

Unua edziĝo

La 19-an de majo 1499 ŝi estis prokure edzigata al Arthur Tudor, la pli aĝa filo de Henriko la 7-a (Anglio). Arthur tiam havis 12 jarojn. Ili korespondis ĝis lia 15-a naskiĝtago. La 4-an de novembro 1501 ŝi unue renkontis sian edzon en Hampshire, Anglio, kaj la 14-an de novembro okazis nupto ĉe Katedralo Sankta Paŭlo (Londono). Laŭ Thomas More ŝi tuj gajnis la favoron de la angla popolo.

Arthur, kiu estis Princo de Kimrio, iris al Kastelo Ludlow por prezidi en konsilio, kaj Katerino akompanis lin. Tamen post pluraj monatoj ili ambaŭ grave malsanis pro febro. Arthur mortis la 2-an de aprilo 1502, sed Katerino fine resaniĝis.

Vidvino

Henriko la 7-a deziris reteni la doton de Katerino, kaj estis decidate ke ŝi reedziĝos al Henriko, la pli juna frato de Arthur. Tamen Henriko la 7-a prokrastis la aferon, aparte post la morto en 1504 de Isabel, la patrino de Katerina: ties pli aĝa fratino heredis Kastilion, kaj pro tio la proponita edziĝo malpli avantaĝis al Henriko la 7-a. Aldone, necesis permeso de la papo antaŭ ol Katerino rajtus edziĝi al la frato de ŝia mortinta edzo. Katerino mem ĵuris ke ŝi kaj Arthur neniam ĝuis amorajn rilatojn. Dume Katerino loĝis en Londono preskaŭ kiel malliberulino kaj mankis al ŝi sufiĉe da monrimedoj por pagi la kostojn de ŝia sekvantaro: pri tio ŝi plendis al sia patro.

Dua edziĝo

Fine, la 11-an de junio 1509 ŝi private edziĝis ĉe Greenwich al Henriko la 8-a, kiu estis heredinta la anglan tronon la antaŭan aprilon. La 24-an de junio ŝi kaj sia edzo kroniĝis ĉe Abatejo Westminster.

Henriko al 8-a ege fidis al ŝi: ekzemple, en 1513 li nomumis ŝin regento dum li militis en Francio. La skotoj invadis kaj Katerino mem rajdis norden kun parto de la armeo. Sekvis decidiga batalo ĉe Flodden Field la 9-an de septembro 1513, dum kiu la skota reĝo Jakobo la 4-a (Skotlando) mortis kaj la angloj venkis. Ŝi sendis al Henriko la sangmakulitan mantelon de Jakobo.

En 1520 Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio), nevo de Katerina, vizitis Anglion, kaj ŝi urĝis Henrikon alianciĝi al tiu, ne al Francio; sed Henriko preferis peti aliancon al Francisko la 1-a (Francio). Tamen tiu ne sukcesis, kaj ene de du jaroj Henriko denove militis kontraŭ Francio. Oni proponis ke Karlo fianciĝus al Maria, filino de Katerino, sed tio ne okazis.

Senfileco

Henriko ege bezonis filon por daŭrigi la tudoran dinastion. Ses fojojn Katerino gravedis sed, krom Maria (naskita en 1518), ĉiufoje ŝi abortis aŭ la ido mortnaskiĝis aŭ tiu mortis kiel bebo.

En 1525 Henriko ekamis Anne Boleyn, kiu apartenis al la sekvantaro de lia edzino. Pro senfileco, li ekkredis ke lia edziĝo estis malbenita ĉar edziĝo al vidvino de frato estas kontraŭ la leĝo de Dio. Li deziris nuligon de la geedziĝo, planante edziĝi al Anne Boleyn kaj esperante ke tiu naskus filon.

Disiĝo

Sekvis multaj problemoj. Katerino rifuzis cedi sian pozicion kiel edzino de Henriko, kaj kontraŭis proponon ke ŝi enirus monaĥinejon. La papo estis preskaŭ kaptito de ŝia nevo Karlo la 5-a. Henriko konfidis la aferon al Thomas Wolsey, kiu kunvenigis eklezian tribunalon kiun papa legato ĉeestis, sed Katerino kuraĝe aperis antaŭ ĝi, emocie kontraŭis la nuligon, kaj tuj eliris de la halo. La papo revokis sian legaton kaj malpermesis ke Henriko reedziĝu antaŭ ol lia decido. Wolsey sekrete korespondis kun la papo kaj laŭdire komplotis ekzili Anne Boleyn. Henriko eltrovis tion kaj kolere senpostenigis Wolsey en 1529. Ties sekvulo estis Thomas More, kiu unue klopodis antaŭenigi la nuligon, eldonante formalan opinion de teologoj de Oksfordo kaj Kembriĝo ke la edziĝo de Henriko kaj Katerino estis neleĝa.

Katerino mem estis ekzilata de la reĝa kortego, kaj ŝiaj ĉambroj estis donataj al Anne Boleyn. Ŝi estis konsilata de John Fisher, episkopo de Rochester (Kent), kiu proklamis ke li pretus morti por defendi la edziĝon.

Henriko mem proklamis ke la papo ne rajtas decidi pri anglaj aferoj, kaj tial komenciĝis la sendependo de la anglikana eklezio. La 25-an de januaro 1533 Henriko sekrete edziĝis al Anne Boleyn. La 23-an de majo 1533 eklezia tribunala sub Thomas Cranmer, ĉefepiskopo de Canterbury, deklaris ke la edziĝo de Henriko kaj Katerino estis kontraŭleĝa kaj tial neniam validis. La 28-an de majo Cranmer formale aprobis la edziĝon de Henriko kaj Anne Boleyn.

Finaj jaroj

Katerino neniam akceptis tiun decidon, kaj ĝis sia morto priskribis sin kiel la leĝa edzino de Henriko kaj reĝino de Anglio. Kontraste, Henriko priskribis ŝin kiel vidvin-princino de Kimrio, aludante al la edziĝo al sia frato.

En 1535 Katerino estis transloĝigata al la kastelo de Kimbolton, Cambridgeshire. Tie ŝi enfermis sin en unu ĉambro, portante hararĉemizon, kaj eliris nur por ĉeesti diservojn. Henriko ordonis ke ŝia filino Maria ne vizitu ŝin, kvankam sekrete ili korespondis.

Decembron 1535, kredante ke post tre nelonge ŝi mortos, ŝi faris sian testamenton kaj skribis al sia nevo Karlo la 5-a, petante ke tiu protektus Maria. La 7-an de januaro 1536 ŝi mortis ĉe Kastelo Kimbolton. Ŝi entombiĝis en Katedralo Peterborough laŭ rito taŭga por vidvinprincino de Kimrio, ne por angla reĝino. Henriko la 8-a ne ĉeestis la riton, kaj malpermesis la ĉeeston de Maria.