Kateto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortangula triangulo ĉe kiu c1 kaj c2 estas la katetoj kaj h estas la hipotenuzo.

En orta triangulo, la kateto estas ĉiu unu el la du lateroj kiuj estas najbaraj al la orta angulo. La cetera flanko, kontraŭa al la orto, estas la hipotenuzo.

Ĉiu el du katetoj koincidas kun alto al la alia kateto.

La rilatumo de longoj de la katetoj estas difinita per la trigonometriaj funkcioj tangento kaj kotangento de anguloj de la triangulo. Longo de kateto estas ankaŭ la geometria meznombro inter longo de segmento tranĉita per alto al la hipotenuzo kaj longo de la tuta hipotenuzo.

Se orta triangulo estas ne izocela (kio estas ke ĝi estas skalena), do ĝia katetoj havas malsamajn longojn.

En orta izocela triangulo, la katetoj nepre estas la du kongruaj lateroj de la triangulo.

Laŭ la teoremo de Pitagoro, sumo de kvadratoj de longoj de la katetoj estas egala al kvadrato de longo de la hipotenuzo.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

En pli larĝa senco, kateto estas linio falanta orte al la alia linio aŭ surfaco. Tia linio estas pli kutime sciata kiel surfaca normalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]