Katharina Thalbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katharina Thalbach

Katharina THALBACH [katarina talbaĥ] (naskiĝis la 19-an de januaro, 1954) estas germana aktorino kaj reĝisorino.

Kiel filino de la reĝisoro Benno Besson kaj la aktorino Sabine Thalbach ŝi naskiĝis en Orienta Berlino. Jam en la aĝo de kvin jaroj ŝi unuafoje aperis sursceneje kaj kunagis en filmoj. Post la morto de ŝia patrino inter alie Helene Weigel okupiĝis pri la aktora talento de la junulino.

En la jaro 1969 Katharina Thalbach prezentis sian unuan grandan teatran rolon, en la Dreigroschenoper de Bertolt Brecht.

En 1976 ŝi kun sia edzo, la verkisto Thomas Brasch, ekloĝis en Okcidenta Berlino. Ŝi sukcesis daŭrigi sian karieron tie, kaj en la kino kaj en la teatro, kie ŝi ekde la fino de la 1980-aj jaroj ankaŭ agas kiel reĝisorino.

Ŝia filino Anna ankaŭ estas konata aktorino.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Lotte in Weimar (1974)
  • Die Leiden des jungen Werther (1976)
  • Das zweite Erwachen der Christa Klages (1977)
  • Die Blechtrommel (1979)
  • Engel aus Eisen (1980)
  • Paradies (1986)
  • Follow Me (1988)
  • Kaspar Hauser (1992)
  • Alles auf Anfang (1993)
  • Gefährliche Freundin (1996)
  • Solo für Klarinette (1997)
  • Der Hauptmann von Köpenick (1997)
  • Die Rättin (1998)
  • Sonnenallee (1999)
  • Die Manns (2001)
  • Harte Brötchen (2002)
  • Die Quittung (2003)

Regisoraj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Der Hauptmann von Köpenick en la Berlina Maxim-Gorki-Theater
  • Macbeth kaj Romeo und Julia en la Hamburga Thalia Theater