Katharine Ross

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katharine Juliet ROSS (naskiĝis la  29-an de januaro 1940(nun 1940-01-29) (84‑jara) en Los Angeles) estas usona aktorino.

Ross aktoris sur la blanka ekrano ekde 1965. Antaŭ ĉio ŝi famiĝis pro la rolo en la filmo The Graduate (La diplomito) en 1967. Post tio ŝi relative malmulte aktoris en grandaj filmoj, escepte en Butch Cassidy and the Sundance Kid kaj The Stepford Wives. Por ŝia rolo kiel Elaine Robinson en The Graduate ŝi kandidatiĝis por la Oskaro en la kategorio plej bona virina akcesora rolo.

Ŝi ankaŭ havis gastrolojn en diversaj televidserioj, inter kiuj The Alfred Hitchcock Hour, The Men from Shiloh, Wagon Train, Gunsmoke, The Big Valley, The Wild Wild West kaj The Colbys.

Selektitaj filmoj

Eksteraj ligiloj