Katiavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katiavaro
Katiavaro kaj Sauraŝtro inter Kutĉ-Golfo kaj Kambej-Golfo sur NASA-bildo.
Katiavaro kaj Sauraŝtro inter Kutĉ-Golfo kaj Kambej-Golfo sur NASA-bildo.
Akvejo Kutĉ-Golfo, Araba Maro

Geografia situo

21° 48′ 0″ N, 70° 45′ 0″ O21.870.75Koordinatoj: 21° 48′ 0″ N, 70° 45′ 0″ O
Katiavaro (Guĝarato)
DEC
Katiavaro
Areo 60 000 km²
La suda parto de la Prezidentio Bombay en la jaro 1909, kun Katiavaro kaj Sauraŝtro (Sorath) en la nordokcidento
La suda parto de la Prezidentio Bombay en la jaro 1909, kun Katiavaro kaj Sauraŝtro (Sorath) en la nordokcidento
v  d  r
Information icon.svg

Katiavaro ( guĝarata lingvo : કાઠીયાવાડ [kaʈʰijaʋaɽ] ) estas duoninsulo en okcidenta Barato ĉe la arab-mara marbordo. Ĝi kongruas kun la regiono Sauraŝtro en la subŝtato Guĝarato. Norde ĝi estas limigita de la vasta Kutĉ-Malsekejo ( Rann de Kutĉujo ), nordokcidente de Kutĉ-Golfo, okcidente kaj sude de Araba Maro, kaj sudoriente kaj oriente de Kambej-Golfo.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Sceno en Katiavaro, vojaĝantoj kaj eskorto.

Katiavaro ricevis sian nomon de la grava Kati-komunumo kiu estis grandnombre disvastiĝinta kaj kiu superregis centran Sauraŝtron dum kelkaj jarcentoj. Kvankam la Kati-popolo estus migrinta en la areon dum la 16-a jarcento, ĝi ludis gravan rolon en la dokumentita historio de la regiono. Dum la registaro de imperiestro Mihira Bhoja la 1-a de la dinastio de Gurjar Pratihar, la Gurjar-imperio havis kiel ekstreman limon Katiavaron, alian estante Bengala Golfo [1]. Hadola-enskribaĵoj konfirmas ke Gurjar Pratihar-oj daŭre regis en tiu regiono dum la regado de Mahipala la 1-a ankaŭ [2]. Sauraŝtro, trapunktita de antikveco kaj koheraj historiaj eventoj ekde la prahistorio ĝis la fruaj epokoj de la Mahabharato tra la Induso-civilizacio, restis influita de la Kati-popolo speciale inter la 16-a jarcento kaj la mezo de la 20-a jarcento kaj tial la emerĝinta nomo de Katiavaro estiĝis favorita alternativo por Sauraŝtro.

La plej multaj el la princaj ŝtatoj de Katiavaro submetiĝis al la brita protektorato antaŭ 1820, sed la unua traktato kun la britoj estis faritaj fare de Vira Wala de Jetpur kun kolonelo Walker ĉe Baroda la 26-an de oktobro 1803.

Politika historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hinda sendependeco en 1947, la plej granda parto de Katiavaro estis subdividita en multajn princajn ŝtatojn, regitajn fare de lokaj regantoj kiuj agnoskis britan suverenecon interŝanĝe de loka aŭtonomeco. Tiuj ŝtatoj ampleksis la Katiavaran Agentejon. La resto de la duoninsulo, ĉefe en la oriento laŭlonge de Kambej-Golfo, estis senpere brite administrita kiel parto de Brita Hindujo.

Post la sendependeco de Barato, la katiavaraj ŝtatoj aliĝis al tiu unio. En 1947, la islama reganto de Junagadh deziris aliĝi al Pakistano, sed la ĉefe hinduisma loĝantaro ribelis, kaj dum la princo fuĝis al Pakistano, referendumo estis farita. La rezulto estis ke la regno estis akceptita en la Hindan Union. Pakistano daŭre pretendas la teritorion.

Mapo pri la distriktoj de antaŭa Katiavaro, Guĝurato.

La antaŭaj princaj ŝtatoj de Katiavaro estis grupigitaj en la novan provincon de Sauraŝtro, kiu iĝis subŝtato en 1950. En 1956, Sauraŝtro estis kunfandita en Mumbajo-Subŝtaton, kaj en 1960, Mumbajo-Subŝtato estis subdividita laŭ lingvaj linioj en la novajn subŝtatojn de Guĝarato kaj Maharaŝtro. Diuo restis en portugalaj manoj ĝis 1961, kiam ĝi estis okupita fare de barataj trupoj, tiam ĝi iĝis integrita en Baraton kiel parton de la federaciaj unuoj de Goao, Damano kaj Diuo en 1962.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĝajnismaj temploj en Palitana.

La ĉefaj urbegoj de Katiavaro estas Raĝkot en la centro de la duoninsulo, Ĝamnagar ĉe Kutĉ-Golfo, Bhavnagar ĉe Kambej-Golfo, Surendranagar kaj la historia urbo Wadhwan en la centra parto de Guĝarato, Porbandar ĉe la okcidenta marbordo, la historia urbego de Junagadh en la sudo. Diuo, insulurbo antaŭe parto de Portugala Hindujo kaj nun parto de la hinda unio-teritorio de Damano kaj Diuo, troviĝas ofŝore de la suda marbordo de Katiavaro. La urbo de Somnath kaj sia fama templo ankaŭ situas ĉe la suda marbordo. Reliance Industries Limited fondita de Dhirubhai Ambani, funkciigas la volatil-olean rafinadon en Ĝamnagar, kie estas la plej grandaj herboradikorafinejoj de la mondo. La plej granda ŝipmalkonstruejo de la mondo estas en Guĝarato proksime de Bhavnagar en Alang. Somnath estas unu el la 12 jiotirlingamoj ( relikvujoj ) en Barato. La alia egale fama kaj grava hinduisma urbo estas Dvarka, kie Sinjoro Kriŝno estas kultita. Palitana estas sankta al la ĝajnoj kaj estas unu el speco en Barato, kun centoj da temploj sur montetopinto. Sasan situinta en Gir-Arbaro estas deirpunkto por leono-safarioj, estante la sola vivejo de la azia leono en Azio.

Ĉe la nacia aŭtovojo 8B, ĝi havas pli malgrandajn urbegojn kiel Gondal, Jetpur, Dhoraji kaj Upleta. Gondal estis princa ŝtato kiu tre alte estimis edukon por la socio, dum Dhoraji dependis de ĝi. Dhoraji, Upleta, kaj Gondal ankaŭ estis parto de la iama naftokartelo, kiu iam agitis la politikajn koridorojn de Guĝarato. Krome Dhoraji estas vicigita unu el la gvidaj edukcentroj kiu altiras plurajn studantojn de diversaj partoj de la subŝtato por veni kaj speciale por daŭrigi iliajn bazajn ekzamenojn por Normo 10 & 12. Jetpur, urbego ĉe la bordoj de Bhadar-Rivero, daŭre restas unu el la gravaj centroj de la kolorigilo-industrio, kies kolorojn tradiciaj hindaj virinoj ĉiam preferas por sarioj. Tiu regiono ankaŭ havis gravajn plastofabrikojn kiuj post daŭro perdis ilian brilon. Amarvalli ( aŭ Amreli ) estas fama por sia multeco de hinduismaj monaĥoj.

Geografio kaj ekosistemo[redakti | redakti fonton]

La natura vegetaĵaro en plimulto de la duoninsulo estas kserofitaro, parto de la ekoregiono Nordokcidentaj veprejaj arbaroj. Ĉeno de malaltaj montetoj, konataj kiel Gir-Montetoj, okupas la sud-centran parton de la duoninsulo. La plej alta el ili estas Girnar-Monteto. La montetoj gastigas enklavon de tropikaj sekaj foliarbaroj, parton de la ekoregiono Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir. La Gir-arbara Nacia Parko, kiu inkludas la arbarizitajn montetojn ĉirkaŭ Girnar, subtenas la lastajn postrestantajn aziajn leonojn kiuj sovaĝe vivas. Aliaj naciaj parkoj en Katiavaro estas Nacia Parko Blackbuck (Veladavar) je Kambej-Golfo kaj Mara Nacia Parko je Kutĉ-Golfo apud Jamnagar.

Popoloj[redakti | redakti fonton]

Katiavaro ( aŭ Sauraŝtro ) gastigas grandan nombron da komunumoj, kastoj kaj setlejoj en la regiono, kvankam la Kati-popolo, laŭ kiu la nomo de Katiavaro estiĝis populara, estas diferenca grupo. Nuntempe kutimas indiki katiavaranon kiel "katiavadi". Pli da informoj oni trovas en libro de kolonelo James Tod Annals and Antiquities of Rajasthan [3] speciale la ĉapitro pri la 36 reĝaj rasoj de Hindujo. La Kati-popolo migris de Panĝabo ĝis Kutĉujo kaj tiam ĝis Sauraŝtro kaj faris traktaton kun la lokaj princoj de Sauraŝtro kaj ekis familiajn rilatojn kun ili, tiel ke la nuntempa Kati-komunumo estas miksaĵo de princa sauraŝtra kaj de punĝaba origino. Ankaŭ la Savji-komunumo en Maharaŝtro kaj Guĝarato estas parenca al la Kati-popolo. En Maharaŝtro vivas popolo konata kiel Katva ( aŭ Katve ) kiu ankaŭ estas de katiavara deveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Baij Nath Puri. (1986). The history of the Gurjara-Pratihāras. Munshiram Manoharlal Publishers. 
  2. angle Narendra Singh. (2001). Encyclopaedia of Jainism. Anmol Publications PVT. LTD.. 
  3. angle James Tod, Annals and Antiquities of Rajast'han or the Central and Western Rajpoot States of India, v. 1, p. 17. 2 vols. London, Smith, Elder (1829, 1832); New Delhi, Munshiram Publishers, (2001) ISBN 81-7069-128-1