Kato sur varmega ladotegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cat on a Hot Tin Roof
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tennessee Williams
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Ĝenro dramo
Loko de rakonto Usono
Honorigoj Premio Pulitzer por Dramo • Premio Laurence Olivier
vdr
Kato sur varmega ladotegmento
origina titolo: Cat on a Hot Tin Roof
origina lingvo: angla lingvo, pli precize la lingvaĵo de la profunda usona sudo
ŝtato de origino:  Usono
verkisto: Tennessee Williams
roloj: Maggie Pollitt
Brick Pollitt
"Big Daddy" Pollitt
"Big Mama" Pollitt
Mae Pollitt
Gooper Pollitt
infanoj de Mae kaj Gooper
loko de la okazaĵoj: la farmbiena vilao de dinastio Pollitt en la usona ŝtato Misisipo
jaro de premiero: 1955
unua esperanta surscenigo: grupo Kia koincido
esperanta traduko: Ian Jackson
roluloj en tiu surscenigo: Judith Jackson (Maggie Pollitt)
Thomas Pusch (Brick Pollitt)
Martin Haase ("Big Daddy" Pollitt)
Elsbeth Wielgus "Big Mama" Pollitt
Annette Lui (Mae Pollitt)
Thomas Bormann (Gooper Pollitt)
jaro de esperanta premiero: 1989 (UK en Brighton)
Kato sur varmega ladotegmento
literatura verko
Originala titolo Cat on a Hot Tin Roof
Kina aperdato 1955
Ĝenro dramo
Reĝisoro(j) Elia Kazan
Loko de rakonto Usono
Rolantoj Burl Ives • Barbara Bel Geddes • Ben Gazzara • Mildred Dunnock
Honorigoj Premio Pulitzer por Dramo • Premio Laurence Olivier
vdr

Kato sur varmega ladotegmento angle originale Cat on a Hot Tin Roof – estas teatraĵo verkita de Tennessee Williams. La teatraĵo gajnis la Pulitzer-premion por dramoj dum la jaro 1955.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Barbara Bel Geddes kiel Maggie en la origina teatraĵo de Broadvejo nome "Kato sur varmega ladotegmento" en 1955.

Temas pri la historio de familio el la profunda sudo de Usono, kiu troviĝas en krizo. Fokuso estas la komplika rilato inter edzino kaj edzo, Maggie "La Kato" kaj Brick Pollitt, kaj ilia interago kun la familio de Brick dum la daŭro de vespera familia kunveno en la riĉa bieno de la gepatroj de Brick en Misisipo. Okazo de la kunveno estas celebri la naskiĝtagon de la familia ĉefo, patriarko "Big Daddy" ("granda paĉjo") Pollitt. Maggie, per ruzo kaj beleco, eskapis el infaneco de senespera malriĉo, kiam ŝi per la edziniĝo fariĝis membro de la prospera familio Pollitt, sed suferas pro malfeliĉo kaj nekontenteco de la geedzeco. Brick, eksa futbala heroo nun malmemcerta kaj malsportiĝema, ekde iom da tempo neglektas sian edzinon kaj furiozigas ŝin per sia neintereso lukti kontraŭ la intrigoj de sia frato kaj ties edzino gajni kontrolon pri la familia posedo. La neintereso de Brick pri la edzino plus la vivo entute, kaj lia preskaŭ-daŭra drinkado, komenciĝis antaŭ nelonge, kiam tragike mortis respektive memmortigis sin lia amiko Skipper. La patriarko Big Daddy ne konscias ke li havas kanceron kaj mortos antaŭ la venonta naskiĝtago. Liaj kuracistoj kaj la familio konspiris ne doni tiun informon al li kaj al lia edzino. La parencoj - la frato de Brick kaj ties edzino kun kvin etaj infanoj (kiujn Maggie nomas "senkolaj monstroj") unuflanke kaj Maggie sen subteno de Brick aliflanke – atendas kaj provas prezenti sin en plej bona lumo, en espero ricevi la plej grandan parton de la enorma riĉo de Big Daddy.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La temo de la teatraĵo estas mensogeco, kaj tion Brick ofte vortumas por priskribi sian naŭzon pri la mondo. Plie ĝi fokusigas la maljuniĝantan kaj deklinan societon de la usona sudo. Kun la escepto de Brick, la tuta familio teatrece mensogas al Big Daddy kaj Big Mama, lia edzino, samkiel faras la kuracistoj. Big Daddy mensogas al sia edzino, neniu konfesas ion, sed ĉiuj sentas sin plej malfeliĉaj, sentante la ĉiean malsinceron.

La teatraĵo ne rekte malkaŝas, kial Brick tiom naŭziĝas de la vivo kaj eskapas en drinkadon, kial li havas tiom malbonan konsciencon pri la suicido de la amiko kaj kulpigas aliajn pri ĝi. Tamen estas aludoj, ke la amiko dum la nokto de la suicido, mallonge antaŭ ĝi, telefonis al Brick kaj konfesis sian samseksan amon al la amiko, kaj ke Brick en spontanea ŝokiĝo finis la alvokon, tiom senesperigante la amikon ke tiu freneze drinkiĝis kaj mortigis sin aŭtoakcidente. Nun Brick ne certas, ĉu li ne sekrete tamen estas samseksama, ne konfesas al si tion sed ankaŭ ne plu povas ame tuŝi sian edzinon, luktas kontraŭ la lernitaj pensoj ke en suda Usono samseksamo ne ekzistas kaj ne rajtas ekzisti, kaj sume tute konfuzatas. Tennessee Williams intence lasas malklare, kiuj ekzakte estas la sentoj de Brick pri sia amiko Skipper, kaj malsame akcentas tiujn sentojn en la du versioj de la teatraĵo kreitaj:

Unu el la du versioj de la teatraĵo influiĝis de la reĝisoro Elia Kazan, kiu surscenigis la teatraĵon en la Broadway-teatrejo de Novjorko, kaj la alia premieris en Londono, Anglio.

Filma kaj televidaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo (ekzemple ludita de Ben Gazzara) tutmonde aparte konatiĝis dum la jaro 1958, kiam produktiĝis kaj tutmonde ekmontriĝis kineja filmo pri ĝi, en kiu Paul Newman ludis la rolon de Brick kaj Elizabeth Taylor tiun de Maggie. Kvankam la filmo nur tre sekrete aludis la eblajn samseksamajn sentojn de Brick por Skipper, kaj tial malpliakrigis la originan fokuson de la teatraĵo kritiki homofobion kaj seksismon, kaj tamen ĝi havis signife ŝanĝitan "trian akton", la filma adapto estis tre laŭdita kaj estis nomumitaj por pluraj kinfilmaj premioj. Kaj la du ĉefaj roluloj kaj la filmo mem estis nomumitaj por la Akademia Premio "Oscar", sed fine la filma temo ŝajne estis tro kontroversa por la ĵurianoj kaj pli "sendanĝeraj" nomumoj ricevis la premion. Televidaj adaptoj estis produktitaj dum 1976 kaj dum 1985.

Judith Jackson en la rolo de Maggie Pollitt, en provludo por esperantlingva prezento de la teatraĵo

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo estis la ĉefa teatra verko dum la Universala Kongreso de Esperanto 1989 en Brighton, Anglio. La teatra grupo Kia koincido el ĉefe germaniaj junaj esperanto-aktivuloj, denaskaj aŭ de tre multaj jaroj esperantistoj, elektis tradukon de la brita esperantisto kaj eksa TEJO-prezidanto Ian Jackson kaj tiom intense surscenigis la dramon, ke interalie la renoma brita gazeto The Guardian amplekse raportis pri la surscenigo. En tiu versio interalie rolis Judith Jackson (Maggie) kaj Thomas Pusch (Brick), Elsbeth Wielgus (Big Mama) kaj Martin Haase (Big Daddy).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]