Katolika Armena Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo, ĉ. 1880

La Katolika Armena Eklezio (armene Հայ Կաթողիկե Եկեղեցի) estas unu el la orientaj katolikaj eklezioj, memstaraj en plena komunio kun la Katolika Eklezio.

En 2006 la nuntempa patriarko estas Nerses Petro la 19-a. La eklezio uzas kaj la armenan ritaron kaj lingvon por la liturgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la oficiala rompiĝo en la Kalcedonia Koncilio, de la Armena Apostola Eklezio kune kun la aliaj orientaj ortodoksaj eklezioj, multnombraj armenaj episkopoj intencis starigi la komunion kun la Romia Katolika Eklezio. En 1195 dum la Krucmilitoj, la eklezio de la armena reĝlando de Kilikio unuiĝis al la romiaj katolikoj ĝis la konkero de Kilikio far la mamelukoj en 1375.

La unuiĝo estis restarigita dum la Florenca Koncilio en 1439, per la dekreto Exultate Deo de la 22an de novembro, sed ĝi ne estis praktike efektivigita ĝis la jaro 1740, kiam Abraham Bedros Ardzivian, kiu antaŭ konvertiĝis al katolikismo, estis nomumita patriarko de Kilikio (aŭ Sizo) kaj memnomiĝis Abrahamo Petro la 1-a, de tiam, ĉiuj armenaj katolikaj patriarkoj duenomiĝas Petro. Du jaroj antaŭe la papo Benedikto la 14-a formale starigis la Armenan Katolikan Eklezion. La patriarkejo, kvankam konservis la nomon, estis translokita al Bejruto, kiu jurisdikcias por ĉiuj armenaj katolikoj en la orientaj provincoj de la Otomana Imperio, kaj la okcidentaj estas sub la jurisdikcio de la latina apostola vikario de Istanbulo. En 1829 estis starigita la Arkieparkio de Konstantinopolo kun jurisdikcio en la tuta iperio kaj ekde 1846 ricevis la civilan aŭtoritaton de ĉiuj katolikaj armenoj de la Otomana Imperio, dume la patriarko nur restis kun la spirita aŭtoritateco. Tial, la papo Pio la 9-a unuigis ambaŭ sidejojn translokiĝante la patriarkaton al Istanbulo en 1867. Dum la armena genocido inter 1915 kaj 1918 la armena eklezio disiĝis inter la najbaraj landoj, ĉefe en Sirio kaj en 1928 realigita sinodo en Romo decidis translokiĝi la patriarkaton al Bejruto, kaj Konstantinopolo restis kiel arkidiocezo.

Post la jaro 1828 armenaj katolikaj komunumoj restis sub la kontrolo de la Rusa Imperio en Armenio, tial la papo Pio la 9-a kreis por ili la eparkion de Artvino en 1850, kun jurisdikcio en la tuta imperio. La subpremo de la caroj kaŭzis dum la sekvaj 40 jaroj la abandonon de la diocezo kaj ekde 1912 la armenaj kredantoj restis sub jurisdikcio de la latina episkopo de Tiraspolo.

Jurisdikcioj[redakti | redakti fonton]

La Sankta Sinodo de la Armena Katolika Eklezio estrita de la Patriarko havas rektan jurisdikcion por nomumi episkopojn kaj krei diocezojn ene de ĝia kanona teritorio: Libano, Sirio, Israelo, Palestino, Jordanio, Egiptio, Irako, Turkio kaj Irano.

La Eklezio estas prezidita de la Patriarko kiu portas la titolon Katolikosa Patriarko de Kilikio de la armenaj katolikoj. La sidejo de la Patriarko estas la Metropolita Arkieparkio de Bejruto, Libano (kun 7 parokoj)

Listo de Patriarkoj-Katolikosoj de la Katolika Armena Eklezio[redakti | redakti fonton]

  • Abrahamo Petro I Ardzivian (1737-1749)
  • Jakob Perro II Hovsepian (1749-1753)
  • Mikaelo Petro III Kasparian (1753-1780)
  • Parsegh Petro IV Avkadian (1780-1788)
  • Gregorio Petro V Kupelian (1788-1812)
  • Gregorio Petro VI Djeanian (1815-1841)
  • Jakobo Petro VII Holassian (1841-1843)
  • Gregorio Petro VIII Derasdvazadourian (1844-1866)
  • Antono Petro IX Hassun (1866-1881)
  • Jakobo (c.1870-?)
  • Esteban Petro X Azarian (1881-1899)
  • Paŭlo Petro XI Emmanuelian (1899-1904)
  • Paŭlo Petro XII Sabbaghian (1904-1910)
  • Paŭlo Petro XIII Terzian (1910-1931)
  • Avedis Petro XIV Arpiarian (1931-1937)
  • Gregorio Petro XV Agagianian (1937-1962)
  • Ignacio Pedro XVI Batanian (1962-1976)
  • Hemaiag Petro XVII Ghedighian (1976-1982)
  • Johanon Petro XVIII Kasparian (1983-1998)
  • Nerses Petro XIX Tarmouni (1999- )

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]