Katolika Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katolika Mondo estis katolika gazeto en Esperanto, eldonita de Internacio Katolika (IKA) de 1921 ĝis 1928. Ĝia unua redaktoro estis la germana pastro Max Josef Metzger.

Katolika Mondo en EdE[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Katolika Mondo. La katolikoj havis antaŭ la Unua mondmilito fortan Esperantan organizacion IKUE. Kiel ĉe la laboristoj, instruistoj ktp. ankaŭ inter la katolikoj stariĝis grupo, al kiu ne plu plaĉis burĝmodera konduto; ili fondis en 1920 sub la gvidado de d-ro Metzger en Graz IKA (v.) kun la devizo: Katolikoj ĉiulandaj unuigu vin! Ili eĉ sukcesis unue, gajni ankaŭ IKUE, sed nur por mallonga tempo, ili disiĝis kaj fariĝis kontraŭuloj. En majo 1921 "Ika" komencis eldoni KM en Graz, poste en Zug, London, Elberfeld kaj Köln. La formato estis ĝis 1924 48x32, ĝis dec. 1925 42x29, de jan. 1926 - apr. 1928 43x31 kaj apr: nov. 1928 35-31x25-27. KM estis ankaŭ Ia organo de la Moka (v.) kaj havis de jan. 1926 kiel aldonon ties bultenon La Juna Batalanto, kiu post la ĉesigo de KM fariĝis memstara kaj samtempe provizore la organo de "IKa", ĝis apr. 1928 4-8 p. 31x2l, majo-nov. 1928 25x18, de apr. l929 IV+12-24-24x16. De majo 1923 ĝis 1924 KM havis ilustritan aldonon Revuo Katolika, 4 p. 29x21.

P. TARNOW.