Katolika eklezio en Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika eklezio en Israelo
Catholic Church of an area
Catholic Church on the Earth • Kristanismo en Israelo
Lando(j) Israelo vd
vdr

La katolika eklezio en Israelo estas parto de la Katolika Eklezio samkredanoj kun la episkopo de Romo, la papo. La katolikoj estas ĉirkaŭ 140.000, egale 2 % de la loĝantaro. La latina fidelularo estas nun gvidata de la Patriarko de Jerusalemo de la latinoj Fouad Twal (kiu regas ankaŭ la latinojn de Palestino, Kipro kaj Jordanio).[1]

Laŭ la israela enlanda ministerio, la du precipaj enisraelaj katolikaj komunumoj estas la la greka katolika (115 miloj) kaj la latina (20 miloj). Ekzistas komunumo de maronitaj kristanoj, kaj malgranda komunumo de katolikoj lingve hebreaj kaj rusaj [2]

La israelaj zonoj "pli kristanaj" estas la Galileo, Ĥajfo (22.000) kaj Jerusalemo (16.000).

Eklezia organizo[redakti | redakti fonton]

Diocezoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj Ordenoj[redakti | redakti fonton]

Apostola Nuncio[redakti | redakti fonton]

La 11-an de februaro 1948, per brevo Supremi Pastoris, papo Pio la 12-a starigis la Apostolan delegacion de Palestino, Transjordanio kaj Kipro.

Sekve de la fundamenta akordo de 1993, la 15-an de junio 1994 [3] la Apostola Seĝo kaj Stato de Israelo alligis diplomatajn duflankajn rilatojn: la apsotola nuncio estas ankaŭ la apostola delegito en Jerusalemo kaj Palestino kaj nuncio de la Katolika Eklezio en Kipro.
La nuna nuncio estas Giuseppe Lazzarotto, ekde la 18-a de Aŭgusto de 2012.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 2012 tiu episkopujo nombris 161.400 baptitojn, laŭ la Pontifika Jarlibro,
  2. Ekzistas ankaŭ vikarieja ofico de la Latina Patriarkato de Jerusalemo por la israelaj katolikoj nearabaj "hebrelingvaj", kun sidejo en Jerusalemo.
  3. Duflankaj rilatoj de la Apostola Seĝo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]