Katolika eklezio en Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Sancristobalcathedral.jpg
Havana katedralo

La hegemonia eklezio en Kubo estas la katolika kun 8 episkopejoj, 523 parokoj, du pastrolernejoj, 1500 misihejmoj, 92 monaĥ(in)ejoj kaj 1200 pastroj. Rilate la aliaj eklezioj estas 600 evangeliaj preĝejoj, du ortodoksaj, 5 sinagogoj, unu islama ligo, 4 bahaaj spiritaj asembleoj kaj aliaj bahaaj grupoj sen asembleoj, ĉirkaŭ 1400 spiritismaj ejoj aŭ vuduejoj, kio vere estas la plej disvastigata kredo se konsideri la influon kaj eniron en multaj aspektoj de la vivo inkluzive tiu de la katolika kaj aliaj eklezioj.

La katolika eklezio ekzistas en Kubo ekde la alveno de la hispanoj fine de la 15-a jarcento ĝis nuntempe. Dum la kastrisma revolucio la rilatoj inter la katolika eklezio kaj la kuba ŝtato trapasis diversajn etapojn de malamikeco, kunekzistado kaj iompostioma malfermo de la ŝtato al la katolika eklezio kaj inverse.

En 1961 Castro proklamis en Kubo la komunismon kaj la ateismon, oni ŝtatigis la eduksistemon, la amaskomunikilojn kaj aliajn posedaĵojn: la eklezio restis senresursa kaj komenciĝis la epoko de malamikeco inter la ŝtato kaj la eklezio. En 1986 okazis la tutlanda kunsido de la kuba eklezio, kiu akceptis iamaniere la revolucion kaj adaptiĝis al tiu realaĵo, sen perdi sian identecon. En 1992 la ŝtato malradikaligis sian sintenon rilate tiun aferon kaj iĝis el atea al laika. En 1996 Castro vizitis la papon Johano Paŭlo la 2-a en Romo. Venontjare oni ekpermesis religiajn eventojn kiel la adoro al la Caridad del CobreKristnasko. En 1998 la papo vizitis Kubon kaj Castro ĉeestis amasdiservojn. De tie pli malpli la rilatoj inter la kuba ŝtato kaj la katolika eklezio pliboniĝis almenaŭ teorie. Praktike oni povus konsideri, ke iamaniere la katolika eklezio estas parto de la opozicio aŭ ke multaj katolikoj estas opoziciantoj.