Katolika liturgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la Katolika Eklezio, la Katolika liturgio estas la ripetado de la sacerdota “ofico” de Kristo pere de ritoj kiuj montras kaj fondas la Eklezion mem. La rilato inter rito kaj liturgio ne estas do rilato de identeco, male, la liturgio esprimiĝas pere de la rito. Unu el la plej komunaj eraroj konsistas ĝuste en “pensi la liturgion unike kiel publika kulto de la Eklezio, ago nome kiu reduktiĝas al esprimo de de institucia realo kaj fondita sur kultaj normoj (difinitaj rublikoj). La koncepto de liturgio en Katolikismo estas tre ampleksa kaj malfacilas doni al ĝi koncizan difinon kaj elĉerpan samtempe. Fakte, la Dua Vatikana Koncilio, defininte la rolon de la liturgio "precipe la kulto al dia Majsteco" kaj "la kulmino al kiu strebas la ago de la Eklezio kaj, samtempe, la fonto el kiu devenas tuta ĝia energio" (Sacrosanctum Concilium 10, 33), ĝin enirigas enen de la spiritualeco de la Eklezio, fonto kaj kulmino de kredo mem kaj de la teologio. Krome, se oni atentiĝas pri la sanktaj Skriboj oni ekkonscias ke la du precipaj eventoj de la revelacio de la kristana Biblio, la dono de la dek vortoj sur la Monto Sinajo al Moseo kaj la Paska Mistero, okazas en kunteksto kiu povas esti difinita liturgia, surbaze de kiu la Eklezio fundas kaj formulas siajn ritojn.
La lex orandi, nome la amplekso de la kultaj normoj de la Eklezio, enhavas la formon de la solenaj religiaj celebroj, sed ankaŭ la fiksajn mespreĝojn kaj propraĵon de la ĉiutagaj ritoj, nome la eŭkaristiaj celebroj, la sakramentoj, la lLiturgio de la horoj.

Liturgia kalendaro[redakti | redakti fonton]

La Eklezia sekvas , dumjare, ciklon de festoj difinitan Liturgia jaro de la Katolika Eklezio. Ĉiu liturgia celebro entenas erojn fiksajn, diritajn Ordinariumo, kiuj restas senŝanĝaj, dum aliaj eroj varias laŭ la festo kiel ekzemple la legaĵoj, eltiritaj el la Biblio kaj la oferpreĝoj, kaj la Ordinariumo de la “Tempo”.
En la Katolika Eklezio ekzistas krome diversaj liturgiaj kalendaroj, propraj de ĉiu rito: roma (ordinara kaj eksterordinara), ambrozia, bizanca ktp.
La liturgia jaro de la roma rito komenciĝas la unuan dimanĉon de Advento, kvar semajnojn antaŭ [Kristnasko]]. La unuaj du dimanĉoj turniĝas ĉirkaŭ la lasta kaj definitiva reveno de Kristo Sinjoro, kun la konsekvenca invito al vigla kaj fruktodona sinteno; la aliaj du encentriĝas sur la proksima Kristnasko (nome sur la liturgia celebro de la “mistero” de la naskiĝo de Jesuo, Difilo): oni preterlasas la Glorian, la koloro de la ornatoj kaj ornamoj estas la violo, tipa de la penitencaj tempoj, escepte de la tria dimanĉo dirita "Dimanĉo Gaudete" (Dimanĉo Ĝoju) kiam la violkoloro povas esti mildigita per la rozkoro. Ene de la Advento estas celebrata la semajno de la Senmakula koncipiĝo (8-a de decembro). La kristnaska tempo malfermiĝas per la meso de la vigilo kaj konkludiĝas per la dimanĉo de la Bapto de Jesuo. La koloro de la ornatoj fariĝas blanka.

En la ordinara formo de la roma rito komenciĝas la Ordinara tempo, interrompita post mallonga periodo, la Karesmo, kiu startigas la cindran merkredon. En la eksterordinara formo okazas la dimanĉoj postepifaniaj, kun la tria antaŭkaresma dimanĉo, kiu antaŭas la karesmon.

La Karesmo, kiu daŭras kvardek tagojn kun plue la interaj dimanĉoj, estas penitenca, medita kaj konvertiga tempo. La ornama koloro violas, escepte de la kvara dimanĉo dirita Dimanĉo Laetare (dimanĉo Ĝuu) kiam la violo povas esti mildigita per la rozkoloro, anticipo de la paska ĝuo kaj de la kristana espero en la proksimeco de la “mistero” de la Pasko.

La Palmofesto celebrigas la eniron de Kriston en Jerusalemon, startigante, tiel, la Sanktan Semajnon, en kies eno (ekde la Granda vendredo ĝis la Dimanĉo de la Resurekto) enŝoviĝas la Paska tritaga preĝo, la centra periodo de la liturgia jaro, en kiu oni celebras la morton kaj la resurekton de Jesuo. La tritaga preĝo estas antaŭata, la Sanktan Ĵaŭdon, de la krisma meso en la katedralo, en kiu la episkopo kune kun ĉiuj siaj sacerdotoj benas kaj konsekras la sanktajn oleojn uzeblajn por la sakramentoj de la kristana inico (bapto kaj konfermacio) kaj por la sakramentoj de la ordino kaj la unkto de la malsanuloj. Krome oni reasertas, fare de sacerdotoj, la religiajn sindeviĝojn promesitajn la tagon de la presbitera ordinado. Vespere oni celebras la Meson en la vespermanĝo de la Sinjoro, en kiu estas memorigata la institucio de la Eŭkaristio. Kun la tritaga preĝo oni remetas en memoron la doloran pasionon kaj morton de Kristo (en la Sankta Vendredo]], Jesuon en la tombo (en la Sankta Sabato) kaj fine (en la paska dimanĉo) la resurekton de Jesuo kiu "venkis la morton kaj la pekon".
La paska Tempo, daŭranta kvindek tagojn, konsistas el sep semajnoj; kaj koncentrigas sur la reurekto de Jesuo, sur liaj aperoj, sur la kredoatestaĵojn de la unuaj disĉiploj; kaj konkludiĝas per la memorigo pri la reveno de Jesuo al la Patro (Ĉieleniro kvar tagojn post la pasko kaj per la dono de la Sankta Spirito al la disĉiploj por ke ili daŭrigu misii, laŭ la ordono de Jesuo, pere de la Vorto kaj sakramentoj: tio kompreneblas en la sepa semajno, nome en la fest de la Pentekosto.

Post la paska Tempo (blanka koloro) rekomenciĝas la ordinara Tempo [verda koloro), nomata ankaŭ “Tempon per annun” (Tempo laŭlonge de la jaro), kiu etendiĝas laŭlonge de tri dimanĉoj.
La ordinara Tempo estas la tempo en kiu la Eklezio, animata kaj gvidata de Kristo, lin anoncas, lin celebras, lin donas. Aliaj koloroj de la ornatoj estas la ruĝo (en la datvenoj de martiroj), la blanko (en la datrevenoj celebrantaj la Patrinon de Jesuo, la sanktulojn nemartirajn). Kelkfoje estas permesata la bluo en la Mariaj festoj.

Sakramentoj[redakti | redakti fonton]

Eŭkaristio[redakti | redakti fonton]

La eŭkaristio estas la sensanga Ofero de Kristo sur la Kruco, la memorigilo de la Pasko de morto kaj resurekto. Tiu sakramento, laŭ la katolika dogmo, igas reale kaj substance ĉeesta Jesuon Kriston: nome liaj korpo, sango, animo kaj dieco. Tio fariĝas en la Meso kiu povas esti celebrita laŭ du diversaj manieroj: laŭordinare per la misalode Paŭlo la 6-a kaj laŭeksterodinare per la misalo de Pio la 5-a.

Meso.

Eŭkaristia celebrado en la roma rito en la ordinara formo[redakti | redakti fonton]

En la ordinara roma rito la eŭkaristia celebro konsistas el du precipaj partoj kaj el iuj formuloj: eniraj, komuniaj kaj forpermesaj. Tiu rito komenciĝas per la enira antifono, la procesio de la celebranto kaj de la ministrantoj kaj la krucsigno. Sekvas la Confiteor (mi konfesas), nome la pekkonfeso, kiu konkludiĝas per la litanio de la Kyrie eleison. Sekve oni ekkantas la himnon Gloria in excelsis Deo kaj la recitata aŭ kantata de la sacerdoto kaj enkondukanta al la liturgio de la oferpreĝo kiu kolektas la preĝojn de ĉiuj fideluloj kaj transirigas al la liturgio de la Vorto.

La liturgio de la Vorto konsistas el la proklamo (kiu estas pli ol simpla legado]] de iuj eroj de la Biblio). La unua estas ĉerpita el la Malnova Testamento; sekvas la psalmo kantata aŭ recitata kaj la lego de la epistola ero, prenita el la epistoloj de la apostoloj. Estas kantata la alleluja kaj poste la Evangelio, la tria legaĵo, estas kantata aŭ legata de diakono aŭ sacerdoto kaj aŭskultata de la staranta asembleo. Post la homilio, oni renovigas la kredokonfeson per la kanto de la Kredo, nome la nicea-konstantinopola simbolo, sekvas la preĝo de la fideluloj.

La liturgio de Vorto estas strukturata en dialoga maniero: Dio parolas adresiĝante al la kredanta komunumo pere de la legaĵoj, la komunumo respondas per la responsoria Psalmo, la kanto de la Alleluja, la kredo kaj preĝo de la fideluloj.
Oni enkondukiĝas tiel en eŭkaristian liturgion, al kiu la liturgio de la Vorto estas prepare. Ĝi komenciĝas per la prezentado de la donoj, kiuj en la festaj tagoj kaj solenaĵoj povas esti aranĝita per procesio en kiu iuj fideluloj portas al la altaro la donon de la pano kaj de la vivo kaj la celebranto, ŝarĝite de la komunumo, ilin ofertas al Dio por ke fariĝu, per la ago de la Sankta Spirito, korpo kaj sango de Kristo. La eŭkaristia liturgio plidaŭras per la eŭkaristia preĝo, preĝo adresita al Dio en kiu oni faras memoron pri parta evento de la sava historio agita de Dio. La eŭkaristia preĝo sekvas celebran itineron signitan per iuj partoj inter kiuj la Sanctus. Koro de la eŭkaristia preĝo estas la konsekra preĝo: ĝi fundamentas, ĉar la vortoj ononcantaj estas tiuj eldiritaj de Kristo mem kaj rekte de li ordonitaj en la Lasta Vespermanĝo. La eŭkaristia preĝo finiĝas per solena preĝo (dirita Doksologio) en kiu al Dio estas adresita kaj prezentata, en sinteno de profunda laŭdo kaj dankemo, ne ankoraŭ la pano kaj la vino, sed Kristo mem, ĉeesta en la signo de la pano kaj vino kaj de la komunumo: temas pri la vere valora dono akceptita de Dio. Sekvas la ritoj de la komunio (inter kiuj la preĝo Agnus Dei kaj la Patronia), la transdono de la Eŭkaristio al la fideluloj. Post spaco de silenta preĝo sekvas la forpermesa rito, nome la postkomunia preĝo, la fina beno kaj la mandato misie signita.

Eŭkaristia celebro en roma rito laŭ eksterordinara formo[redakti | redakti fonton]

Solena Trenta Meso.

La trenta meso estas la tradicia formo de la liturgia celebro de la roma rito. Ĝi ŝuldas sian nomon al la mandato donita de la Koncilio de Trento al la papo Pio la 5-a formuli novan misalon (1570). Ĝi ĉiukaze priskribas liturgion tre similan al tiu antaŭa regulita de la Ordines Romani reirantaj al 6-a jarcento.
Tiu trenta formo estis la unika eŭkaristia liturgio de la roma rito ĝis 1970, kiam papo Paŭlo la 6-a enirigis la novan misalon sinsekvan al la liturgia reformo ordonita de la Dua Vatikana koncilio. Post tiu promulgo, per la motu proprio Summorum Pontificum de 2007 (de papo Benedikto la 16-a), tiu meso estas tute permesita latinlingve.

Liturgiaj servoj[redakti | redakti fonton]

La roloj de la partoprenantoj, en la du formoj de la rito, estas grandaparte la samaj:

Mescelebrado lau la katolika bizanca rito[redakti | redakti fonton]

[[Duisiero:Patriarca-Gregório-III.JPG|eta|La melkita patriarko Gregoro Laham, dum la Dia Liturgio de Pentekosto, Romo en 11-a de majo 2008.]] La katolikoj de la bizanca rito celebras Eŭkaristion laŭ malsama formo kaj ĝenerale konformiĝxas al la Dia Liturgio de Sankta Johano Krizistomo, datita 4-a jarcento.Ĝi prezentas etajn diferencojn kompare kun la liturgio praktikata de la Ortodoksa Kristana Eklezio, kiel la preĝojn por la papo kaj la rajton mencii la Filiokvon en la proklamo de la Kredo.

Liturgio de la horoj[redakti | redakti fonton]

La [Liturgio de la horoj]] konstituas la preĝon per kiu la fideluloj de la Eklezio sanktigas la kuron de la taga tempo.

Ĝi estas organizita ĉirkaŭ la psalmoj kaj aliaj bibliaj legaĵoj, al kiuj oni aldonas preĝojn naskiĝintajn el la eklezia tradicio.

Ĝi strukturiĝas ĉirkaŭ du precipaj horoj nome la Matena laŭdo kaj la Vespro kiujn oni recitas respektive matene kaj vespere. La aliaj horoj estas la Horo de la legaĵoj, en kiu oni legas selektitajn pasaĵojn de la Biblio aŭ de la Patroj de la Eklezio: temas pri la “horo media”, preĝata ĉe la taga centro, kaj la kompletorio kiu estas la preĝo antaŭ la nokta ripozo.

Muziko por liturgio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Dua Vatikana koncilio [1] en la liturgio de la Katolika Eklezio de la latina rito devas havi elstaran postenon en la celebroj la gregoria ĉanto, kaj, ankaŭ se oni ne ekskludas aliajn muzikajn ĝenrojn, precipe la polifonio. La tuborgenon oni tenu en aparta konsidero pro ĝia kapablo doni brilon al la kulto kaj levi al animon al Dio. Oni kreu en ĉiuj preĝejoj la Schola-n cantorum kaj konservu kaj pliigu la tradician heredaĵon de la religia muziko.

La muziko kaj preĝoj troviĝas, por la roma latina rito, en la Graduale Triplex kaj en Liber Usualis. Aliaj libroj estas antifonaro, la liber cantualis. La aliaj katolikaj ritoj (ekzemple la maronita) havas siajn liturgiajn tekstojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Jean Corbon, Roger Etchegaray (2002). Liturgia fundamental: misterio, celebración, vida. Ediciones Palabra. ISBN 9788482395777. • Duchesne (1920). Origines du culte chrétien. • Ferreres (1929). Historia del misal romano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: de la Liturgio[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]