Katolika Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katolika movado)

Katolika movado. Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de L.L. Zamenhof kelkaj kleraj katolikoj en Rusio interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en Saratov kaj la profesoro, poste prelato Aleksandro Dambrauskas (ruse Dombrowski) el Kaŭnaso (Kaunas). En Francio Louis de Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de Esperanto inter la katolikoj kaj verkis la unuan Esperanto-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio X-a.

Sed la iniciatinto de la speciale katolika Esperanto-movado estis pastro Émile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de internacia revuo Espero Katolika. Dum la 1-a Universala Kongreso (UK) en Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj kaj la unua Katolika Esperanta Diservo, ĉe kiu prediki Esperant-lingve ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Zamenhof ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en Ĝenevo (1906) Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Ĝenevo la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero estis legata de la prezidanto de la UK, la protestanta pastro Friedrich Schneeberger, la legado estis salutata per unuanimaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris Carlo Bourlet, tiu fakto estas tre grava por la propagando de Esperanto.

En 1909 dum la UK en Barcelono la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Parizo, en 1910. En tiu kongreso Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estis fondata. Post la Pariza Kongreso la katolikaj kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la unua mondmilito.

La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso Max Josef Metzger el Graz (Aŭstrio), prezidanto de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova internacia organizo, nomata Internacio Katolika (IKa), kiu ne estis ekskluzive Esperantista, sed kiu uzos Esperanton kiel sian internacian lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom Esperanto, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanoj d-ro J.N.J. Smulders kaj Paulus Antonius Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj reaperigis la gazeton Espero Katolika, kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organo de IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun Esperanto. La katolikaj kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.

IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj katolikaj Esperantistoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per Esperanto. IKUE klopodas starigi katolikajn Esperantistajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas internaciajn kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj ktp., kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj kaj aliaj presaĵoj kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble plej multaj urboj.

Membro de IKUE estas nur tiu katolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis la ĉefestraro de IKUE kaj kiu ekzistas el minimume 20 personoj kaj estas paginta la kotizon. En landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas membriĝinta ligo aŭ federacio, katolikaj individuoj povas aliĝi kiel individuaj membroj, kondiĉe ke ili pagu la kotizon kaj abonu la oficialan organon. Internaciaj ligoj povas aliĝi kiel internacia membro. La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika.

IKUE havas Internacian Komitaton, konsistantan el la prezidantoj kaj unu reprezentanto de ĉiu aliĝinta Landa Ligo aŭ Federacio (Ligaj Komitatanoj). Tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas aliĝinta ligo aŭ federacio, estas reprezentataj en la Internacia Komitato per unu individua membro polande, nomita por tiu celo de la Ĉefestraro kiel Individua Komitatano. Internaciaj Ligoj estas reprezentataj en la Internacia Komitato per unu membro, nomata Internacia Komitatano.

IKUE petas Ia aprobon de siaj statutoj de la Papo, kiu indiku pastron, kiu, kiel "Religia Konsilanto" de IKUE, esploras ĝian agadon. Neniu decido valoras, kiu ne havas la aprobon de tiu religia konsilanto, kiu rajtas ĉeesti ĉiujn kunvenojn. La signo de la IKUE-anoj estas: kvinpinta verda stelo, kun blank-flava kruco.

Jam antaŭ la Pariza kongreso en aprilo 1910 (la unua de IKUE) estis starigita la Katolika Esperantista Ligo: "Nederlanda Katoliko" (N. K.) en 's-Hertogenbosch, je la 4-a de aŭgusto 1909, kies samnoma organo aperis ĉiumonate de januaro 1910.

Tiu ĉi modele organizita landa ligo, pro siaj grandnombra membraro kaj vigla agado ludis de la komenco gravan rolon en IKUE. Baldaŭ sekvis landaj ligoj, en Belgio (al kiu poste ankaŭ aliĝis la redemptorista Pastro W. M. van Rossum, la poste mondfama kardinalo), en Francio, Germanio, Anglio kaj Aŭstrio.

La stato de IKUE en 1934 estis: prezidanto pastro J. Font Giralt, vicprezidanto: f-ino M. Larroche, Parizo. Sekretario kaj kasisto: P. A. Schendeler, Eindhoven, Prins Hendrikstraat 30-e, Nederlando, vicsekretario-kasisto: J. E. Hookham, Teddmigton, Anglio.

Landaj Ligoj nun estas en: Aŭstrio kun 135 membroj; Britio 73; Ĉeĥoslovakio 171; Francio 67; Germanio 99; Irlando 31 kaj Nederlando kun 934 membroj. La 7 Landaj Ligoj havas ĉ. 1600 membrojn; la nombro de la individuaj membroj en 31 diversaj landoj estas ĉ. 400. IKUE havis do proks. 2000 membrojn en 38 landoj (1934).

Katolikaj Esperanto-Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Post la Pariza kongreso la Katolikaj Esperanto-Kongresoj okazis jene: 2. en Hago 1911; 3. en Budapeŝto 1912; 4. en Romo 1913; 5. en Lourdes 1914; ĉi tiu estis malebligata pro la unua mondmilito; 6. en Hago 1920. En 1921 ne okazis aparta IKUE-kongreso, pro la IKa-afero. La 7-a okazis en Nijmegen (Nederlando) en 1922; 8. en Nürnberg 1923; 9. en Vieno 1924; 10. en Parizo 1925; 11. en Spa (Belgio) 1926; 12. en Asizo fermita en Romo, Italio 1927; 13. en Tilburg (Nederlando) 1928;14. en Prago 1929; 15. en Budapeŝto 1930. En 1931 ne okazis kongreso pro la grava politika krizo en Hispanio, kie estis okazonta la 16-a kongreso. Tial nur okazis Ĝenerala Kunveno de la Estraro de IKUE en Eindhoven, samtempe kun la Jarkunveno de Nederlanda Katoliko. La 16-a kongreso okazis en Lourdes 1932.

En tiuj kongresoj estis pritraktataj pluraj temoj i. a. Unuiĝo de la Eklezioj (tial ankaŭ kelkaj nekatolikoj ĉeestis kongresojn de IKUE, ekzemple la unuan kaj la duan), Uniformeco de la latina lingvo, Organizado materiala de la Eklezio, Socia katolika agado, Protektado de la junulinoj, Tutmonda apologia Asocio, Esperanto kaj la blinduloj, Katolikoj kaj la pacifismo, Esperanto kaj la elmigrado, Kontraŭ-alkohola movado, Internacia rilatoj inter junuloj de diversaj landoj, Misioj katolikaj, Internacia presagentejo, ktp.

IKUE havis ĝis nun 4 prezidantojn: la unua pastro Austin Richardson; la dua prezidanto estis pastro Patrick Parker (Irlando) elektita en Romo, 7-an de septembro 1913. Li akceptis por unu jaro. La 3-a prezidanto estis pastro Fr. Meŝtan, elektita en Nijmegen (Nederlando), 22-an de aŭgusto 1922. Dum tiu kongreso P. A. Schendeler estis provizore prezidanto. Pro la IKa afero f-ino Larroche estis la ununura restinta ano de la Ĉefestraro; la aliaj estis eksiĝintaj. Tial f-ino Larroche estis nominta s-ron Schendeler kaj pastron Becker (Breslau) provizoraj estraranoj. Dum la Nimega Kongreso estis elektitaj por la Ĉefestraro: prezidanto pastro Meŝtan, Piaristo, Vieno, vicprezidanto f-ino M. Larroche, Parizo, 1-a sekretario P. A. Schendeler, 2-a sekretario Hookham, Londono. La 4-a prezidanto estas J. Font Giralt de 1927.

Izolite laboris por Esperanto fervoraj katolikoj. Multnombre vizititaj Esperanto-tagoj okazis en Nederlando: Veghel, Tilburg, Breda kaj Oisterwijk; kiel ankaŭ en Franzensbad, kiuj konatigis Esperanton en pli vastaj rondoj.

Praktike uzadis Esperanton i. a. katolikaj misiistoj en Kanado, ekzemple la redemptorista pastro J. M. Decoene, ĉe Brandoro, urbo en Manitoba Ŝtato, kie li katekizis, prenis konfesojn, predikis, administris la sakramentojn al parofianoj el pli ol 17 malsamaj lingvoj per helpo de Esperanto.

Sammaniere faris pastro Jubinville en Saint Felix, Kanado, kaj aliaj Misiistoj en Ainujo Esperantista apostolo fariĝis frato Izidoro Clé el la Kongregacio de la Fratoj de la Karitato, prof. ĉe la Reĝa Blindul-Instituto de Woluwe-Bruselo. Lian proponon, enkonduki Esperanton en la blindulejojn, la Napola Blindulara Kongreso (1909) aplaŭde aprobis je la ĝojo de Papo Pio la 10-a.

Katolikaj periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sep oficialaj organoj en 1912 servis al la interesoj de la tutmonda Katolika Esperantistaro. L' Esperantiste Catholique, Germana Katoliko, Kataluna Katoliko, Nederlanda Katoliko, Belga Katoliko kaj Germana Katoliko por la Bavara, Saksa, kaj Okcidenta Ligoj, estis legataj en 43 diversaj landoj. La plej grava organo estis kaj ankoraŭ estas Espero Katolika, oficiala organo de IKUE, en kiu ĝi ludis kaj ludas gravan rolon.

En 1926 pastro Georges Ramboux fondis la Societon "Sankta Miĥaelo" (SSM), kies celo estis kolekti monon por ebligi la eldonadon de katolika literaturo. Precipe el Nederlando pere de frato Wigbertus van Zon, SSM ricevis tiom da mono, ke ĝi povis aperigi la duan eldonon de Fabiola. Pastro Ramboux, kiu ĉiam volis antaŭen, eldonis ankoraŭ por la geknaboj La Etulon kaj por la skoltoj Skolta Heroldo-n. En 1930 Espero Katolika eliris dusemajne kaj en pli bela eksteraĵo. En jan. 1931 ĝi fariĝis denove monata revuo, sed la abonantoj ricevis krome la gravan kaj belaspektan de Ramboux redaktitan kaj eldonitan Katolika Vivo-n. Tamen baldaŭ pruviĝis, ke Ramboux estis trotaksinta siajn monrimedojn.

Spite de la riĉa donaco (10.000 frankoj) de frato W v. Zon kolektita inter la Nederlandaj katolikoj, Ramboux devis rezigni la eldonadon de siaj karaj revuo kaj gazeto. Tamen la kuraĝa kaj ĉiam optimista prezidanto de IKUE Font Giralt, transprenis la laboron, kaj en januaro 1932, je sia persona respondeco, sen ia rilato kun la Ĉefestraro de IKUE, li reelirigis la monatan revuon Espero Katolika.

Katolikaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interdume pluraj katolikaj verkoj estis aperintaj: La kvar Evangelioj; Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj de Segur; Fabiola; Kie estas la Eklezio de Kristo; Historio de Kristo de Papini; Floretoj de S. Francisko; Sankta Antonio; Pia Versaro de S. Alfonso; Infero de Dante; Pentroarto en la Malnova Hungarujo ktp. kaj ankaŭ kelkaj katolikaj preĝaroj.

Pli kaj pli la katolikoj interesiĝis pri Esperanto precipe en Nederlando, kie la Katolika Esperanto-movado ĉiam estis tre vigla. La K. R. O. (Katolika Radio-Disaŭdigilo) Huizen, de 1930 konsentas al P. Heilker, pritrakti ĉiusemajne la Skriban Esperanto-kurson de Nimego, al kiu ĉiujare partoprenas ĉ. 5000 personoj. Nederlanda Katoliko kune kun aliaj unuiĝoj starigis gazetarservon, direktoro por Nederlanda Katoliko estas Frato W. van Zon, Reusel; Katolika Esperanto-Librejo fondiĝis ĉe W. van Eupen, Eindhoven; Katolika Informoficejo, kies korespondanto estas Fr. Monulfus, Papenhulst. Den Bosch. Ĉi tiu oficejo eldonas katolikajn apologiajn verkojn kaj sendas ilin al personoj, kiuj deziras konatiĝi kun la katolika Eklezio.

Flanke de la ĝenerala organizo Katotika, devas esti menciata Mondjunularo Katolika (MOKA), fondita en Hago 1920, samtempe kun IKa. MOKA eldonas dumonatan revuon La Juna Batalanto, kiu en 1929 ankaŭ fariĝis provizore la organo de la F-sekcio de IKa por anstataŭi Katolika Mondo-n, kiu, pro grava krizo, ne plu povis aperi.

Subteno de la Katolika Esperanto-Movado fare de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

La Internacia Katolika Esperanto-Movado ĉiam ĝuis la aprobon kaj helpon de katolikaj altranguloj: la Papoj Pio la 10-a, Benedikto la 15-a, Pio la 11-a, Kardinalo van Rossum. Precipe Msro. Giesswein kaj Kardinalo Piffl komprenis la grandan utilon de Esperanto, ankaŭ Msro. Diepen de 's Hertogenbosch, en kies eparĥio troviĝas ne nur la sidejo de Nederlanda Katoliko, sed ankaŭ tiu de IKUE, plue en Nederlando la senatano P. De Jong van den Heuvel kaj d-ro Moller, parlamentano.

(Plejparte ĉerpita el Espero Katolika kaj Nederlanda Katoliko)

Frato Wigbertus van Zon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]