Katolika universitato de Loveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Arenberg, parto de la universitato

La Katolika universitato de Loveno (nederlande Katholieke Universiteit Leuven, france Université catholique de Louvain) estas la plej malnova universitato de la Malaltaj landoj (hodiaŭaj Nederlando kaj Flandrio), kaj ankaŭ la plej malnova ankoraŭ ekzistanta katolika universitato en la mondo.

La universitato originale situis en Loveno en la flandra parto de hodiaŭa Belgio kaj dum longa tempo funkciis kiel dulingva (la nederlanda kaj la franca), sed pro skismo kiu ekestis en 1968 la franclingvanaro apartiĝis fondante novan samnoman universitaton en novkonstruita urbo Loveno-la-Nova en la valona regiono.

Historio

La universitato estis fondita en la jaro 1425, kiel unu de la plej malnovaj universitatoj de la mondo, interalie per iniciato de la duko Johano la 4-a de Brabanto. Jam en tiu tempo tamen verŝajne ekzistis en Loveno lernejo ligita kun la preĝejo de Sankta Petro. La universitato oficiale fondiĝis kiel Studium Generale (studo ĝenerala) per dokumento eldonita de la papo Martinus la 5-a je la 9-a de decembro 1425.

La historio de la universitato estas kunligita kun multaj gravaj homoj de Eŭropo. Erasmo, Jansenio, Vesalio, Merkatoro kaj aliaj laboris aŭ instruadis ĉe ĝi. La pastro Georges Lemaître tie proponis la teorion pri praeksplodo.

En 1968 la universitato disiĝis pro flandraj plendoj pri diskriminacio kaj ekestis du apartaj universitatoj, kiuj tamen ambaŭ retenis la nomon de la originala universitato, en la respektivaj lingvoj:

Eksteraj ligiloj