Katolikoso de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Eĉmiadzin, sidejo de la Patrina Seĝo kaj de la Katolikoso.

La Katolikoso de Armenio (armene կաթողիկոս) estas hodiaŭ la Supera Patriarko de la Armena Apostola Eklezio. Tiu vorto venas de la greka καθολικός [katholikós], t. e. «universala».

La ĉefepiskopo de Armenio jam portis tiun titolon antaŭ la Koncilio de Kalcedono en 451. Tiu ĉi koncilio, kondamnante la monofizitismon, provokis la unuan skismon en la kristana eklezio kaj de tie la Armena Eklezio sendependiĝis. La Katolikoso de ĉiuj armenoj kiu rezidas en Eĉmiadzin, Armenio, estas konsiderata kiel la plej alta episkopo kaj gvidanto de la apostolaj kristanaj armenoj. Li portas la titolon Plejalta Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj Armenoj.

La titolo «katolikoso» estas ankaŭ uzata por la patriarkoj de la aliaj orientaj eklezioj.