Katin (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katyń (filmo))
Katin
filmo
Originala titolo Katyń
Originala lingvo pola lingvo • germana lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 2007, 17 sep. 2007, 17 sep. 2009
Ĝenro milita filmo, filma dramo, historifilmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Paweł Edelman
Reĝisoro(j) Andrzej Wajda
Produktisto(j) Michał Kwieciński
Scenaro Andrzej Wajda • Władysław Pasikowski
Filmita en Krakovo
Loko de rakonto Pollando
Muziko de Krzysztof Penderecki
Rolantoj Maja Ostaszewska • Danuta Stenka • Artur Żmijewski • Paweł Małaszyński • Andrzej Chyra • Wiktoria Gąsiewska • Władysław Kowalski • Maja Komorowska • Jan Englert • Sergei Garmash • Stanisława Celińska • Magdalena Cielecka • Krzysztof Globisz • Jacek Braciak
Honorigoj European Film Academy Prix d'Excellence
IMDb
vdr
Andrzej Wajda dum la kreado de la filmo en Krakovo, novembro 2006
La tiel nomata "nigra korniko" /„czornyj woron” („czarny kruk”)/ – la repliko (kopio) de "mercedeso" kiun uzis NKVD por transportado de malliberuloj
La eltombigo de de la kadavroj de polaj oficiroj murditaj fare de NKVD (ruse Народный Комиссариат Внутренних Дел, Popola Komisariato pri internaj aferoj) estas mallongigo de la sovetia sekreta polico) en Katin, 1943
La eltombigo de de la kadavroj de polaj oficiroj murditaj fare de NKVD en Katin, 1943

Katin (pole: Katyń) – pola milita dramfilmo el 2007 reĝisorita de Andreo Vajda, kiu prezentas katinan murdon. La fotadon por la filmo oni komencis oktobre 2006 kaj finis januare 2007. La unua solena spektaklo okazis la 17-an de septembro 2007 en Varsovio en datreveno de sovetunia agreso al Pollando.

Labortitolo de la filmo: Post mortem. Opowieść katyńska (Post mortem. Katina rakonto) estas tia kiel la filmromano de Andrzej Mularczyk, surbaze de kiu ĝi estis realigita. La filmon oni nomumis al Oskar-premio 2007 en kategorio de la plej bona fremdlingva filmo.

La filmo gajnis la unuan premion por la plej bona pola filmo en 2008. Kreintoj de la filmo ricevis 7 statuetojn en diversaj kategorioj. Magdalena Biedrzycka ricevis Eŭropan Filmpremion en 2008 en kategorio Prix D’Excellence por la filmaj kostumoj.

Premieroj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis krome distribuata en Slovakio, Aŭstrio, Latvio, Bulgario, Tajvano, Litovio, Brazilo kaj Irano en 2008; Norvegio, Ukrainio, Japanio, Usono, Slovenio, Aŭstralio en 2009.

En Ĉinio oni malpermesis ĝin montri kaj kopii kiel malkonkorda kun la vidpunkto de la regantoj de Ĉina Popola Respubliko, sed tamen kopioj estas alireblaj en pirataj versioj.

Rn Rusio la filmon oni montris la 2-an de aprilo 2010 (enŝaltkvoto 1,5% da spektantoj), kaj la 11-an de aprilo - unu tagon post kraŝo de la pola aviadilo Tu-154 en Smolensk (enŝaltkvoto 4,4% da spektantoj). Antaŭ televidiloj kolektiĝis 2,8 milionoj da personoj.

Post la katastrofo en Smolensk kaj vasta raportado pri tio en la mondo pluraj televidstacioj en diversaj ŝtatoj esprimis intereson montri la filmon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]