Kaula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaula vidata el nordo

Kaula estas malgranda, duonlunforma insuleto ĉe Havajaj Insuloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas situanta je 37 km okcidente-sudokcidente de Kawaihoa en Niihau, kaj je ĉirkaŭ 280 km okcidente de Honolulu. La insulo estas fakte la pinto de vulkana krestokono kiu restas pinte de pli granda, merĝita ŝilda vulkano. Je ties plej alta pinto, la insulo atingas alton de 167 m.[1] La oceano ĉizis grandajn marklifojn ĉe la flankoj de la insulo. Estas granda kavo en la nordokcidenta flanko de la insulo nome Kahalauaola (Ŝarkokavo).[2]

La usona censo markas Kaula kiel 411 en Kantono Kauai. Tiu neloĝata insulo havas terareon de 0.640 km².[3] Pro mara erozio, la insulo estas malrapide malpliiĝanta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaula estis unu el unuaj kvin insuloj viditaj de la kapitano James Cook en 1778.

Koordinatoj: 21° 39′ 17″ N 160° 32′ 29″ U / 21.65472 °N, 160.54139 °U / 21.65472; -160.54139 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaula Volcano John Seach, Volcano Live
  2. Kaula Island Arkivigite je 2004-09-05 per la retarkivo Wayback Machine NOAA Ship Townsend Cromwell, Student Connection
  3. Census Tract 411, Kauai County[rompita ligilo] United States Census Bureau