Kaŭnaso

El Vikipedio

(Alidirektita el Kaunas)
Saltu al: navigado, serĉo
Kaŭnaso
Blazono
Administrado
Lando Litovio
Distriktaro Kaunas
Poŝtkodo 44xxx – 52xxx
Telefona antaŭkodo (+370) 37
Demografio
Loĝantaro 358 111 (urbo, stato 2007)
Loĝdenso 2281 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
Koordinatoj: 54°54′N 23°56′O / 54.9, 23.933
Alto 47 m
Areo ĉ. 157 km²
Mapo

Kaŭnaso (antaŭe konata slavdevena esperanta nomo Kovno, litove Kaunas, ruse Ковно - Kovno, belaruse Коўна - Kouna, pole Kowno, germane ĝis la 19-a jarcento Kauen) estas la dua plej granda urbo en Litovio, en la centro de la lando. Ĝi apartenis al la iama Hansa Ligo. La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto de Litovio kaj havas ĉirkaŭ 360.000 enloĝantojn. Ene de la urba teritorio kunfluas la riveroj Nemunas kaj Neris. La litova ĉefurbo Vilno situas pli-malpli 100 kilometrojn oriente.

La centra situo de la urbo en Litovio, kiu estis la komencopunkto de la unuaj du litovaj aŭtoŝoseoj – okcidenten al Klaipėda kaj orienten al Vilno – kaj krome fervoja, aviada kaj riveroŝipa nodopunkto, favorigis kreskon de industriaj entreprenoj (en lando krome principe difinita per agrikulturo kaj malmulta industrio), sed ankaŭ la kreskon de pluraj universitatoj kaj multaj artaj galerioj. Aparte la arto de teksaĵoj kaj vestaĵoj, kies radikoj krom la historiaj teksaj tradicioj estas la de la 19-a jarcento forta teksa kaj vestaĵojnkudra industrio de la urbo, fortas en Kaunas, kiun respegulas granda kaj internacie tre atentata privestaĵa foiro ĉiun duan jaron.

Enhavo

[redakti] Historio

[redakti] Mezepoko

ruino de la mezepoka fortikaĵo de Kaŭnaso (Kauno pilis), proksime de la historia urbocentro sur la terlango inter la riveroj Nemunas kaj Neris

Dum la jaro 1361 unuafoje menciiĝas fortikaĵo de la Granda Duklando de Litovio proksime al la enfluejo de la rivero Neris en la pli grandan riveron Nemunas. La fortikaĵo estis ripete konkerata kaj detruata de la ekspansiemaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, sed ĉiam senprokraste estis rekonstruita de la litovoj. La germana kavalira ordeno dum la 13-a jarcento en la proksima marborda teritorio sude de la rivero Nemunas (la pli posta germana provinco Orienta Prusio), do en la sudo de Litovio, neniigis la baltan popolan de praprusoj kaj en la "kristanisma" batalo kontraŭ la nekristanaj baltoj poste konkeris teritoriojn de la baltaj popoloj livonoj kaj kuronoj en la nordo de Litovio. Ĉefa kialo por la ripetaj atakoj de la ordeno al Kaunas kaj la ĉirkaŭa centro de la vivregiono de litovoj estis la provo ligi la du konkeritajn teritoriojn, por ekhavi kontinuan kaj unuecan regnon inter Livonio kaj Orienta Prusio. Sur tiu imagita akso de prirevata konkerata teritorio la litova fortikaĵo de Kaŭnaso estis geografie centra kaj detruinda obstaklo. Post la klara malvenko de la Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ la unuiĝintaj armeoj de Litovio kaj Pollando dum la batalo de Grunberg/Žalgiris de julio 1410 la armea konflikto decidiĝis favore al la litovoj kaj la ripetoj atakoj al Kaŭnaso ĉesis.

la "Domo de Perkuno" en Kaunas

Dum la postaj jardekoj kaj jarcentoj la urba fortikaĵo malgraviĝis, sed la urbo ekprosperis kiel komerca centro. Jam dum la jaro 1408 la urbo ricevis urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga modelo kaj dum la jaro 1440 malfermiĝis kontorejo de la Hansa ligo. Multaj metiistoj eksetlis en la komerca urbo kaj Kaŭnaso iĝis trafike centra, riĉa kaj granda urbo de la Granda Duklando de Litovio kaj la federacia regno Pollando-Litovio.

[redakti] Moderna epoko

Malfacilajn tempojn por la urbo alportis la 17-a kaj 18-a jarcentoj: Inter la jaroj 1655 kaj 1661 la urbo estis okupita fare de la armeo de la Rusia Imperio, kaj dum la jaro 1701 de la sveda armeo. Dum 1670 kaj 1732 incendioj detruis la urbon, kaj ripete pestaj epidemioj mortigis grandajn partojn de la urbanaro. Post kiam la Rusia Imperio konkeris kaj aneksis la teritorion de la eksa Granda Duklando de Litovio dum la jaro 1795, la urbo dum la jaro 1831 iĝis gubernia ĉefurbo de la rusaj okupantoj. Dum 1879 la rusia imperia armeo komencis transformi la urbon al fortikaĵego, reto da sep unuopaj fortikaĵoj plus ok fortikaĵetoj, kaj inter ili remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la centra urbo, kaj jardekon pli poste aldoniĝis plia, oka fortikaxjo. Dum 1912 la imperia armeo komencis energie ampleksigi la fortikaĵegon, sed pro la Unua Mondmilito nur pretiĝis unu plia, do naŭa, fortikaĵo, antaŭ ol la armeo de la Germana Regno dum la jaro 1915 konkeris la urbon.

la urbodomo

Post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio, dum 1920 la armeo de la same sendependiĝinta najbara ŝtato Pollando atakis Litovion kaj konkeris la regionon ĉirkaŭ la historia litova ĉefurbo Vilno: kaj la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono sub la nomo Centra Litovio estis aneksita kaj inter la jaroj 1920 kaj 1940 apartenis al la teritorio de Pollando. Sekve Kaŭnaso, estante la dua plej granda litova urbo, inter la jaroj 1920 kaj 1940 iĝis la dumtempa ĉefurbo (laikinoji sostinė) de la demokratia respubliko Litovio, kaj plimultaj el la tiujaraj prezidentoj de Litovio estis Kaŭnasanoj.

Dum junio 1940 la Sovetunio armee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnason – koresponde al la sekreta protokolo inter la diktaturoj Sovetunio kaj Nazia Germanio de la pakto Ribbentrop-Molotov. Tamen jam sekvajare, dum 1941 la armeo de Nazia Germanio, deklarinte militon ankaŭ al Sovetunio, konkeris la urbon kaj restis ĝis 1944. Dum tiu tempo la granda juda enloĝantaro de Kaŭnaso estis malliberigita en koncentrejo norde de la rivero Neris (la nuna urba kvartalo Vilijampolė), kaj estis genocide mortigita parte en la urba naŭa fortikaĵo kaj parte en pli foraj koncentrejoj. Inter la jaroj 1940 respektive 1944 kaj la rea atingo de la ŝtata sendependeco de Litovio la urbo apartenis al la Litova Soveta Socialista Respubliko instalita de la komunistaj sovetuniaj okupantoj. Ĉefurbo de tiu sovetunia respubliko denove estis la urbo Vilno.

Nuntempe la urbo unuavice estas industria, eduka kaj scienca centro. Pro sia situo ĝi estas la precipa trafika nodopunkto de Litovio. Kaŭnaso posedas altiran urban centron kun piedira zono de pli ol 2,5 kilometroj, kie abundas kafejoj, artaj galerioj, teatroj kaj vendejoj. Tiu piedira zono konektas la mezepokan historian urbocentron kun la "nova urbocentro" de la 19-a jarcentro.

[redakti] Fama persono

[redakti] Esperantistoj

[redakti] Pliaj gravaj urbanoj

[redakti] Esperanto en Kaŭno

  • En Kaŭnaso vivis la familio Zilbernik, al kiu apartenis la edzino de Ludoviko Zamenhof, Klara Zilbernik. Ŝia patro estis la unua grava mecenato de la Esperanto-movado, donante signife grandajn monsumojn por la presado de la unuaj lernolibroj pri la nova lingvo.
  • Ĉiam okazis Esperanto-kursoj en la urbo, sed speciale elstaras la amasaj kursoj aranĝitaj dum 1911 por ruĝkrucanoj.
  • La domo de la familio Zilbernik en la malnova urbo de Kaŭnaso nun estas la sidejo de Litova Esperanto-Asocio, kaj la strato, en kiu ĝi troviĝas, nomiĝas "Zamenhofo gatvė".
  • En la urbo naskiĝis la esperantistaj aktivuloj Boris Kotzin, Aleksandr Postnikov kaj Emma Goldman kaj Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin tie movadis.
  • Urba Esperanto-Grupo jam ekzistas ekde la frua 20-a jarcento.
  • La junulara urba Esperanto-Grupo "Ondo" ekde la dua duono de la 20-a jarcento estas unu el la centroj de la agado de la landa junulara esperanto-movado (JEJL).
  • Dum la jaro 1992 la jara kongreso de SAT okazis en la urbo.

[redakti] Čiurlionis-muzeo

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis estas la ĝis nun historie plej grava litova pentristo kaj komponisto. La Čiurlionis-muzeo en Kaŭnaso montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė. Jen nur unu el pluraj urbaj muzeoj.

[redakti] Vidu ankaŭ la artikolojn

[redakti] Retaj ligiloj

• Laimius STRAŽNICKAS: Reviviĝo post 75 jaroj el Monato (2005/03, p.23) pri rekonstruita preĝejo en Kaŭnaso

Koordinatoj: 54° 54′ norde, 23° 56′ oriente