Kaunas (subdistrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
subdistrikta komunumo Kaunas
distrikta blazono situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaunas
nombro de loĝantoj: 84 500 (komunumo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1 496 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 37
koordinatoj: 54° 43' ĝis 55° 12' norde

23° 23' ĝis 24° 14' oriente

La subdistrikta komunumo Kaunas (Kaŭno), ene de la distrikto Kaunas en la centro de Litovio, ĉiuflanke ĉirkaŭas la urbon Kaŭno, sed ne inkluzivas ĝin.

Ene de la komunumo, kiu kovras areon de 1496 kvadrataj kilometroj, la plej granda urbo estas Garliava, neoficiala komunuma centro, ĉar la oficiala administrejo situas en la distrikta ĉefurbo. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 84 500 loĝantojn, el tio la urbo Garliava 13 300. Pliaj urboj estas Domeikava (4 600 loĝantoj) kaj Raudondvaris (4 100 loĝantoj).

Aparte konata loko en la komunumo tamen estas la pli malgranda urbeto Karmėlava, kie troviĝas la flughaveno Kaŭno.

La norda parto de la komunumo cetere troviĝas en la etnografia regiono Aŭkŝtajtio kaj la suda parto en la regiono Suvalkio - la limo inter ambaŭ regionoj estas la rivero Nemunas, kiu dividas la komunumon.

Eksteraj ligiloj