Unustria buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaupifalco)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unustria buteo
Unustria buteo, Nacia Parko Etoscha, Namibio
Unustria buteo, Nacia Parko Etoscha, Namibio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Kaupifalco
Specio: K. monogrammicus
Kaupifalco monogrammicus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Unustria buteo (Kaupifalco monogrammicus) estas rabobirdo. Ĝi apartenas al la familio de Akcipitredoj. Spite sia nomo, ĝi povus esti pli proksime parenca al al akcipitroj de la genro Accipiter o al la buteoj de la genro Buteo.

La Unustria buteo loĝas en tropika Afriko sude de Saharo. Ĝi estas birdo de malferma arbaro, kiu konstruas neston el bastoneteroj sur la forko de arbo aŭ krono de palmo. La ovaro komponiĝas el 1 al 3 ovoj.

La Unustria buteo estas malgrandeca fortika rabobirdo 36 cm longa. La supraj partoj, kapo kaj brusto estas grizaj. Estas vertikala nigra linio en la blankeca gorĝo, kio distingas tiun specion el aliaj rabobirdidoj. La ventro estas blankeca kun fajna malhela strieco horizontala. La subflugiloj estas blankaj kun malhelaj pintoj. La vosto estas nigra kun blanka pinto kaj ununura blanka bendo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La kruroj estas longaj, ruĝaj kaj senplumaj. La beko estas malhela pinte, sed kun flavecaj al ruĝecaj bazo, vaksaĵoj kaj eĉ alokula nuda haŭtaĵo.

La Unustria buteo ĉasas ĉefe reptiliojn kaj grandajn insektojn, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn kaj birdojn. Ĝi ofte ripozas silente sur la krono de oleopalmo aŭ sur telegrafa fosto. La alvoko estas fajfa klu-klu-klu.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2010.4, BirdLife International, 2009, 144385, Kaupifalco monogrammicus, konsultita la 8an de aŭgusto 2011. Malplej Zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1