Kavalira libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de la kastillingva traduko de Tirante el Blanco, 1511, unu de la tri kavaliraj libroj savitaj de Cervantes el la bruliga fajro en Don Kiĥoto.

La Kavaliraj libroj, en hispana novela de caballerías (kie caballerías estis heroaj agoj de kavaliro) estas literatura ĝenro en prozo, de granda sukceso kaj populareco en Hispanio kaj Portugalio en la 16a jarcento, kies ekzemplo estas la sekva sukceso de Miguel de Cervantes per lia verko Kiĥoto. Oni verkis ilin ekde fino de la 15a jarcento al 1602 kaj ekperdis sian popularecon ĉirkaŭ 1550. La lasta origina libro, Policisne de Boecia, estis publíkita en 1602, sed multaj el la kavaliraj libroj plue estis reeldonitaj dum la tuta 17a jarcento. Ili estis popularan ankaŭ en Francio, diversaj ŝtatoj de Italio kaj aliaj eŭropaj landoj, krom en Iberio.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Kavaliroj partoprene en turniro.

Ties ĉefaj karakteroj estas la jenaj:

  • Unuaranga fikcio: gravas la faktoj pli ol la roluloj, kiuj kutime estas arketipaj kaj ebenaj drive antaŭ la agado, kiu nek ŝanĝas nek transformas ĝin, dum tute ne gravas la psikologio de la roluloj.
  • Malferma strukturo: senfinaj aventuroj, senfinaj pluigoj de la agado; neceso de troigo, la «ampleksigo» (ĉiu generacio devas superi la heroecon, militagadon aŭ famon de sia patro). La herooj ne mortiĝas, ĉiam estas malferma vojo al nova eliro. Totala manko de geografia, historia, logika verŝajnecoj. Longegaj libroj, de interplektitaj aventuroj.
  • Serĉo de honoro, kuraĝo, aventuro tra diversaj pruvoj: estas epizoda strukturo per kiu la heroo venkas diferencajn pruvojn por meriti la amon de la amata damo, sensorĉigi palacon, aŭ akiri honoron rezervita al la plej bonkvalita kavaliro tiutempe. Celoj estas la akiro de famo kaj de amo.
  • Idealigo de la amo de la kavaliro al la damo: korteza amo, servo al la damo, masoĥisma idolatrio; seksa rilataro ekstergeedza kaj kun neleĝaj filoj, sed kun fina geedziĝo.
  • Gloriigita violento: persona kuraĝo akirita en miltagado; individua lukto por akiri la famon; supera kuraĝo kondukas al supera moralo, ekzemple per turniroj, dia juĝo, defioj, bataloj kontraŭ monstroj kaj gigantoj. Kiel kontrapunkto, ama masoĥismo.
  • Eksterordinara naskiĝo de la heroo: neleĝa filo de nekonataj genobeloj, ofte gereĝoj; devas ixgi heroo, gajni famon kaj meriti sian nomon; ofte hava magian glavon aŭ aliaj superhomajn povojn, kaj ĝuas el helpo de magiisto aŭ sorĉista amiko.
  • Idealo kristana de Religia Milito kontraŭ turkoj aŭ aliaj islamanoj: Krucmilito por defendi Konstantinopolon (perdita de kristanoj vere en 1453). Nostalgia alvoko de la Rekonkero (finita en 1492).
  • Geografio tute fantasta: veturoj al novaj teroj; monstroj kiaj drakoj, gigantoj, paganaj popoloj kun strangaj ritoj; ŝorĉitaj ŝipoj kiuj navigas enormajn distandojn dum unu horo; magiaj palacoj, sorĉitaj lagoj, misteraj ĝangaloj aŭ arbaroj.
  • Malproksimaj historiaj, mitaj epokoj, sen referencoj al historiaj sociaj tiutempaj cirkonstancoj.
  • Temo de falsa traduko: tiuj libroj prezentiĝas kiel tradukitaj de originaloj verkitaj en greka, germana, angla, toskana, araba aŭ aliaj lingvoj, aŭ kiel "trovitaj manuskriptoj" post longa tempo kaŝitaj aŭ enterigitaj.

Serioj aŭ cikloj de kabaliraro[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Floriseo.

La 63 kavaliraj libroj, el kiuj estis senombraj eldonoj kaj tradukoj, estas kutime klasitaj en du grupoj, nome tiuj apartenantaj al ciklo aŭ tiuj senseriaj. Inter la unuaj nome la ĉefaj cikloj, kiuj povas enhavi aliajn subciklojn, estas la jenaj:

  • Ciklo de Belianizo de Grekio
  • Ciklo de Klariono de Landanizo
  • Ciklo de la Demanda del Santo Grial (pri la sankta gralo)
  • Ciklo de Espejo de caballerías (spegulo de kavaliraroj)
  • Ciklo de Spegulo de princoj kaj kavalirojLa kavaliro Febo
  • Ciklo de Felikso magno
  • Ciklo de Florambel de Lucea (Francisco de Enciso Zárate)
  • Ciklo de Florando de Anglio
  • Ciklo de Floriseo
  • Ciklo de Lepolemo aŭ la Kavaliro de la Kruco
  • Ciklo de Morgante (Jerónimo Aunés)
  • Palmerín de Inglaterra (Palmerion de Anglio) (Miguel Ferrel)
  • Ciklo de Palmerín de Oliva
  • Ciklo de Renaldos de Montalbán
  • Ciklo de Tristán de Leonís

Inter la senseriaj (senciklaj) estas Arderique (de Juan de Molina), la antikva Libro del caballero Cifar, Cirongilio de Tracia (de Bernardo de Vargas), Claribalte (de Gonzalo Fernández de Oviedo), Cristalián de España (de Beatriz Bernal), Febo el troyano (de Esteban Corbera), Felixmarte de Hircania (de Melchor Ortega), Florindo (de Fernando Basurto), la anonima Guarino Mesquino, Lidamor de Escocia (de Juan de Córdoba), Olivante de Laura (de Antonio de Torquemada), la anonimaj Oliveros de Castilla kaj Philesbián de Candaria, Policisne de Boecia (de Juan de Silva y de Toledo), Polindo, la fama Tirant el Blanc de Joanot Martorell kaj Martí Joan de Galba, kaj Valerián de Hungría (de Dionís Clemente).

Kronologio de la unuaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Unua eldono de la Amadís de Gaula de Garci Rodríguez de Montalvo, presita en Zaragozo fare de Jorge Coci en 1508.
  • Los cuatro libros del virtuoso caballero Amadís de Gaula. (La unua konata eldono estas de Zaragozo, Jorge Coci, 1508, sed estas indicoj de alia antaŭa, eble de Sevilo, ĉirkaŭ 1496)
  • Garci Rodríguez de Montalvo, Las sergas de Esplandián. (antaŭ 1510, eble de Sevilo, ĉirkaŭ 1496)
  • Baladro del sabio Merlín con sus profecías. (Burgos: Juan de Burgos, 1498)
  • Oliveros de Castilla y Artús Dalgarbe. (Burgos: Fadrique Biel de Basilea, 1499)
  • Adramón (manuskripto, komence de la 16a jarcento
  • Tristán de Leonís. (Valadolido: Juan de Burgos, 1501)
  • Ruy Páez de Ribera, El sexto libro del [...] rey Amadís de Gaula [...] [kaj] Florisando [...] príncipe de Cantaría su sobrino fijo del rey don Florestán. (Salamanko: Juan de Porras, 1510)
  • Francisco Vázquez, Palmerín de Oliva. (Salamanko: Juan de Porras, 1511)
  • Joanot Martorell, Tirant lo Blanc. (Valadolido: Diego de Gumiel, 1511)
  • Francisco Vázquez, Primaleón. (Salamanko: Juan de Porras, 1512)
  • La corónica de los nobles cavalleros Tablante de Ricamonte & Jofre hijo del conde Donasón. (Toledo: Juan de Varela de Salamanca, 1513)
  • Feliciano de Silva, Lisuarte de Grecia. (Sepa libro de Amadís, 1514)
  • Demanda del Santo Grial. (Toledo: Juan de Villaquirán, 1515)
  • Fernando Bernal, Floriseo. (Valencio: Diego de Gumiel, 1516)
  • Anonima, Libro del esforzado caballero Arderique. (Valencio: Juan Viñao. 1517)
  • Gabriel Velázquez de Castillo, Clarián de Landanís (1518)
  • Jerónimo López, Clarián de Landanís (libro II, Floramante de Colonia) (perdita eldono, presita inter 1518 kaj 1524)
  • Gonzalo Fernández de Oviedo, Claribalte (Valencio: Juan Viñao, 1519)
  • Leoneo de Hungría, (Toledo: 1520)
  • Alonso de Salazar, Lepolemo, (El caballero de la cruz). (Valencia: Juan Jofre, 1521)
  • Álvaro de Castro, El segundo libro del muy valiente y esforçado cavallero don Clarián de Landanís (Libro segundo de la Parte I) (Toledo: Juan de Villaquirán, 1522)
  • Libro del noble y esforçado cavallero Renaldos de Montalbán. (Toledo: Juan de Villaquirán, 1523)
  • Jerónimo López, Clarián de Landanís (Libro III, El Caballero de la Triste Figura) (Toledo: Juan de Villaquirán, 1524)
  • Fernando Bernal?, Reymundo de Grecia. Libro tercero de la historia del rey Floriseo. (Salamanca: Alfonso de Porras y Lorenzo Liondedei, 1524)
  • Pedro López de Santa Catalina, Espejo de caballerías (libro I) (Toledo: 1525)
  • Juan Díaz, Lisuarte de Grecia, El octavo libro de Amadís que trata de las extrañas aventuras y grandes proezas de su nieto Lisuarte y de la muerte del ínclito rey Amadís. Sevilo: Juan kaj Jacobo Cromberger, 1526)
  • Primer libro de don Polindo. Historia del invencible cavallero don Polindo, hijo del rey Paciano rey de Numidia & de las maravillosas fazañas y estrañas aventuras que andando por el mundo acabó por amores de la princesa Belisia, fija del rey Naupilio rey de Macedonia. (Toledo: Miguel de Eguía (?), 1526)
  • Pedro López de Santa Catalina, Espejo de caballerías (libro II) (Toledo: 1527)
  • Jerónimo López, Clarián de Landanís (Libro IV, Lidamán de Ganail). (Toledo: Gaspar de Ávila, 1528)
  • Feliciano de Silva, Amadís de Grecia. (Noveno libro de Amadís) (Cuenca: Cristóbal Francés, 1530)
  • Fernando Basurto, Florindo. (Zaragozo: Pierre Hardouin, 1530)
  • Félix Magno, (Barcelona: Carles Amorós, 1531)
  • Francisco de Enciso Zárate, Florambel de Lucea. (Partes I-III) (Valadolido: Nicolás Tierri, 1532)
  • Feliciano de Silva, Florisel de Niquea. (Deka libro de Amadís) (Valadolido: Nicolás Tierry, 1532)
  • Platir, (Valadolido: Nicolás Tierry, 1532)
  • La Trapesonda que es tercero libro de don Renaldos. (Sevilo: Juan Cromberger, 1533)
  • Juan de Córdoba, Lidamor de Escocia. (Salamanko: Juan de Junta?, 1534)
  • Lucidante de Tracia. (Salamanko: Juan de Junta?, 1534)
  • Tristán de Leonís el joven. (Sevilla: Dominico de Robertis, 1534)
  • La demanda del Sancto Grial con los maravillosos fechos de Lançarote y de Galaz su hijo. El primero libro. El baladro del famosíssimo profecta & nigromante Merlín con sus profecías. (Sevilla: 1535)
  • Feliciano de Silva, Rogel de Grecia. (Dekunua libro de Amadís) (Medina del Campo: Pierres Tovans?, 1535)
  • Dionís Clemente, Valerián de Hungría. (Valencio, Francisco Díaz Romano, 1540)
  • Jerónimo Fernández, Libro primero de don Belianís de Grecia. (Sevilo: 1545)
  • Feliciano de Silva, Florisel de Niquea. (Deka libro de Amadís) (Valadolido: Nicolás Tierry, 1532)
  • Bernardo de Vargas, Cirongilio de Tracia, (Sevilo: Jacobo Cromberger, 1545)
  • Beatriz Bernal, Cristalián de España. (Valadolido: Juan de Villaquirán, 1545)
  • Philesbián de Candaria, (Medina del Campo: 1542)
  • Florando de Inglaterra (Lisbono: Germán Gallarde, 1545)
  • Jerónimo Fernández, Libro primero de don Belianís de Grecia. (Sevilla: 1545)
  • Pedro de Luján, Silves de la Selva. (Dekdua libro de Amadís) (Sevilo: Dominico de Robertis, 1546)
  • Pedro de Reinosa, Espejo de caballerías (Libro III, Roselao de Grecia) (Toledo: Juan de Ayala, 1547)
  • Feliciano de Silva, Cuarta Parte de Don Florisel de Niquea. (13a libro de Amadís) (Salamanko: Andrea de Portonaris, 1551)
  • Pedro Hernández de Villaumbrales, El caballero del sol (Medina del Campo: Guillermo de Millis, 1552)
  • Diego Ortúñez de Calahorra, Espejo de Príncipes y Caballeros (libro I) (Zaragozo: Esteban de Nájera, 1555)
  • Melchor Ortega, Felixmarte de Hircania (Valadolido: Francisco Fernández de Córdoba, 1556)
  • Antonio de Torquemada, Olivante de Laura (Barcelono: Claude Bornat, 1564)
  • Jerónimo de Contreras, Polismán de Nápoles (manuskripto, 1573)
  • Esteban Corbera, El caballero del Febo el troyano. (Barcelono: Pedro Malo, 1576)
  • Jerónimo Fernández, Belianís de Grecia (partoj III-IV) (Burgos: Pedro de Santillana, 1579)
  • Pedro de la Sierra, Espejo de Príncipes y Caballeros (libro II) (Alcalá de Henares: Juan Iñíguez de Lequerica, 1580)
  • Joaquín Romero de Cepeda, Rosián de Castilla (Lisbono: Marcos Borges, 1586; Zaragozo: Esteban de Nájera, 1555)
  • Marcos Martínez, Espejo de Príncipes y Caballeros (libroj III-IV) (Alcalá de Henares: Juan Iñíguez de Lequerica, 1587)
  • Francisco de Enciso Zárate, Florambel de Lucea (parto III) (manuskripto, fino de la 16a jarcento)
  • Pedro Guiral de Verrio, Belianís de Grecia (parte V) (manuskripto, fino de la 16a jarcento)
  • Francisco de Barahona, Flor de caballerías (manuskripto, fino de la 16a jarcento)
  • Dámaso de Frías y Balboa, Lidamarte de Armenia (manuskripto, fino de la 16a jarcento)
  • Juan de Silva y Toledo, Policisne de Boecia (Valadolido: heredintoj de Juan Iñíguez de Lequerica, 1602)
  • Espejo de Príncipes y Caballeros (parto V) (manuskripto, 17a jarcento)

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĝenro estis dekomence kritikita de kelkaj sektoroj de la katolika eklezio, kiaj teologoj, el kiuj kelkaj eĉ klopodis ŝnaĝi la ĝenron per la verkado de kelkaj kavaliraj libroj kiuj ne respektis la ĝenrajn karakterojn kaj devojiĝis al moralaj rezultoj: tiu tendenco malsukcesis. Fakte la kavaliraj libroj estis siatempe tre aprezataj de la plej diversaj sociaj tavoloj, kaj inter la sekvantoj estis ekzemple la imperiestro Karlo la 5-a, Tereza el Avilo kaj Ignaco Lojola, kaj sendube, la propra Cervantes, al kiu ili estis de eksterordinara familiareco. Fakte post la publikigo de Don Kiĥoto, kiu povas esti konsiderata iel parodio de la kavaliraj libroj, la sikceso de la ĝenro malpliiĝis kaj eĉ la plej fama nome Amadís de Gaula ne estis represita en Hispanio ĝis 1837. Dum la 19a jarcento la ĝenro estis konsiderata absurda kaj nur en la 20a jarcento estis denove aprezataj kiel parto de la siatempa kulturo kaj eĉ konendaj por kompreni la kiĥotan majstroverkon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bonilla y San Martín, Adolfo, ed (1908). Libros de caballerías. Bailly-Bailliére é hijos.
  • Lucía Megías, José Manuel, ed (2001). Antología de libros de caballerías castellanos. Centro Estudios Cervantinos. ISBN 9788488333490.
  • María Tenreiro, Ramón (2007). Libros de caballerías. Maxtor. ISBN 9788497613644.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]