Kavaliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Romia Imperio la kavaliroj (latine: eques, pluralo equites) estis civitanoj apartenantaj al tiu el la tri ordoj, kiu estis meza inter la pleba kaj la patricia[1].

Iam kavaliro (latine caballarius) estis surĉevala batalanto, kiu sekvis nobelon, aŭ nobelo, kiu sekvis reĝon. En multaj kulturoj ĝi estis la malplej alta ŝtupo de nobeleco.

Nun kavaliro estas persono, kiu havas reĝan rekonon kaj normale apartenas al kavalira ordeno. En Britio kaj iuj landoj de la Komunumo de Nacioj la kavaliro estas nomata Siro. La kavalirino estas kutime Damo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. PIV 2005, p. 546