Kavango-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Kavango
Origina nomo Kavango
Lando Flago-de-Namibio.svg Namibio
Estas parto de Namibio
Inkludas 8 balotdistriktoj
Administra centro Rundu
Fondo-dato 21-a de marto 1990
Estro Johannes U Thighuru, (SWAPO)
Oficialaj lingvoj afrikansa, nama, oŝivamba // RuKwangali, Englisch,

Oshivambo

Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 202.694
Loĝdenso 4,62 hom./km²
Areo 48.463 (dezt.: ~ 0.000) km²
Maksimuma alto 1171 (Nawugui Vlei) m.
Kavango sur la mapo de Namibio
Kavango sur la mapo de Namibio
Hor-zono UTC+2
ISO 3166-2 NA-OK
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Kavango
lasta baloto 30-a de novembro 2004
v  d  r
Information icon.svg

Kavango-regiono aŭ simple Kavango estas unu el la 13 regionoj de Namibio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉefurbo estas Rundu, la dua plej granda urbo de Namibio.

La nomo

La ĉefa loka etno estas la kavangoj, laŭ ili nomiĝas la regiono Kavango, same kiel la ĉefa rivero Okavango.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kavango limas al Angolo (norde, Angola provinco Cuando Cubango), al aliaj Namibiaj provincoj (okcidente ĝis sude: Ohangwena, Oshikoto kaj Otjozondjupa), al Bocvano (sude kaj sudoriente) kaj al Namibia provinco Kaprivo (oriente).

Kalahari-dezerto (bruna) kaj -baseno (oranĝa)

Kavango estas norda parto de la Kalahari-baseno, altebenaĵo de ĉirkaŭ mil-metra alteco. Same kiel la tuta nordo de Namibio Kavango-regiono havas pli da pluvo, tiel ĝi estas multe pli verda ol centra kaj suda Namibio. La rivero Okavango kaj la inunditaj terenoj ĉirkaŭ ĝi estas karakteraj por la regiono. Foje troviĝas arbaroj, agrikulturo ĉefe produktas sorgon, maizon kaj legomojn.

Kavango havas plurajn naciajn parkojn: Kaudom- und Mangeti- kaj Mahango-parko.

Administra strukturo[redakti | redakti fonton]

Kavango havas ok balotdistriktojn kun entute 202.694 loĝantoj:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La homoj vivas ĉefe de malgranda komerco, fiŝkaptado kaj agrikulturo. Viglas malgrandaj lokaj bazaroj. Iom da minado de kupro okazas ĉe Simanya kaj nafto ĉe Katwitwi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]