Kavernaro Longmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kavernaro Longmen situas 12,5 kilometrojn sude de la urbo Luoyang de la provinco Henan, centra Ĉinio. Ĝi kune kun la Kavernaro Dunhuang de la provinco Gansu kaj la Kavernaro Yungang de la provinco Shanxi estas rigardataj kiel tri grandaj trezorejoj de budaisma kaverna arto de Ĉinio.

Tie nun vidiĝas pli ol 2 300 kavernaj niĉoj, pli ol centmil budhostatuoj kaj 40 stupaoj, kiuj estis skulptitaj kaj konstruitaj sur la deklivoj de la Orienta kaj Okcidenta Montoj.

Laŭ legendo, en la antikvo, ĉe la loko, kie troviĝas la Kavernaro Longmen, staris alta monto kaj fluis granda rivero, en kiu vivis malbona drako detruema kaj tumultema. Dum la jungado de la inunda akvo, la fama tribestro Yu la Granda dishakis la monton en la du partojn orientan kaj okcidentan, sekve formiĝis Longmen (Draka Pordo), tra kiu forglitis la menciita drako en la maron.

Poste, budaismo furoradis en la tempo de la dinastio Norda Wei (386512), sekve de tio, skulptado de budhaj statuoj komenciĝis en la kavernaro de Longmen, kaj daŭris pli ol 400 jarojn. La plej granda statuo havas orelon pli longan ol la alteco de mezstatura homo, kaj la plej eta statuo estas nur du centimentojn alta. La skulptado de budhaj statuoj en Longmen fakte estis daŭrigo de la skulptado jam plenumita en la Kavernaro Yungang de la urbo Datong en la provinco Shanxi, okcidenta Ĉinio. Oni konstruis en Longmen tri grotojn: Guyang, Binyang kaj Lianhua. La groto Binyang konsistas el tri kavernoj, kaj la konstruado de la meza kaverno sola konsumis 24 jarojn kaj 2,8 milionojn da labortagoj. Ĝi estas la plej majesta el la samspecaj kavernoj de la dinastio Norda Wei, entenante 11 grandiozajn statuojn de la Budho. La muroj de la enirejo al la kaverno iam antaŭe estis ornamitaj per bareliefaj gravuraĵoj de imperiestro Xuanwu kaj lia edzino de la dinastio Norda Wei, kiuj aparte adoris la Budhon. Tamen la reliefoj estis antaŭ longe forŝtelitaj bedaŭrinde.

Inter la kavernoj skulptitaj en la sekvantaj dinastioj, aparte interesa estas la Kaverno de Preskriboj konstruita en la jaro 575. La receptoj de la granda nombro da tradiciaj drogherboj gravuriĝis sur la muroj, tiel ke la kaverno fariĝis enciklopedio de la antikva ĉina medicina praktikado. La Kaverno de Budho estis konstruita en la jaro 680 en la dinastio Tang kaj entenas pli ol 15 mil budhajn statuojn, kiuj estas malsamaj laŭ la grandeco kaj trajtoj, kaj ĉiu gravuriĝis tre precize kaj zorgeme kun individuaj karaktero kaj aspekto. Eĉ la plej malgrandaj budhostatuoj sur la muro, du centmetrojn altaj, estas senescepte detalhavaj miniaturoj.

La Templo por Adorado al la Prapatroj situas ĉirkaŭ 30 metrojn pli supre laŭ la deklivo de la Okcidenta Monto. Ĝi estas la plej granda kaverno en Longmen, kaj konstruiĝis antaŭ pli ol 1 300 jaroj laŭ ordono de imperiestro Gaozong kaj imeriestrino Wu Zetian de la dinastio Tang. Ĝi estas la fokuso de la Kavernaro Longmen, kun la plej granda sidanta statuo de la Budho en Ĉinio. La statuo estas 17 metrojn alta, nur ĝia kapo sola estas pli ol 4 metrojn alta, kaj ĝiaj oreloj estas pli ol unu metron longaj. Staras apud ĝi, oni trovas, ke oni ne estas pli alta ol la dikeco de ĝia piedo. Flanke de la Budho staras ĝiaj disĉiploj, bodisatvoj, ĉielaj generaloj kaj gardistoj. La skulptaĵoj sur la suda flanko jam plejparte detruiĝis tra la jarcentoj, sed tiuj sur la norda flanko restas sendifektaj. La devaraĝo tenanta pagodon unumane aspektas elegante kaj fortike. La disĉiplo aspektas modeste kaj honeste. La bodisatvo havas la sinceran, mildan kaj bonkoran mienon. La ĉiela gardisto kun venkita diablo sub sia piedo aspektas severe kaj kapable. Videblas ĝiaj elŝveliĝaj nukaj muskoloj. Laŭdire, la ĉirkaŭprenado de ĝia maleolo alportas bonŝancon, do la konstanta frotado fare de homaj manoj dum longa tempo faris ĝian maleolon glata kiel la nigra jado. Ĉiu figuro vivsimila staras kun la alteco de pli ol dek metroj, kaj estis skulptita laŭ la perfekta proporcio.

En la 30-a de novembro de la jaro 2000, Unesko enlistigis la Kavernaron Longmen en la Katalogon de la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.